Menandro la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Menandro la 1-a
Persona informo
Naskiĝo
en Aleksandrio ĉe Kaŭkazo
Morto
Familio
Edz(in)o Agathokleia
Infano Strato I
vdr

Menandro la 1-a Soter (antikve-greke Μένανδρος Αʹ ὁ Σωτήρ, Ménandros Aʹ ho Sōtḗr, "Menandro la 1-a la Savanto"; konata en la hindiaj Paliaj fontoj kiel Milinda) estis Hindgreka reĝo de la Hindgreka regno (165[1]/155[1] –130 a.K.) kiu administris grandajn imperion en la nordokcidentaj regionoj de la Hindia Subkontinento el sia ĉefurbo Sagala. Menandro famis kiel patrono de Budhismo.

Menandro estis dekomence reĝo de Baktrio. Post konkeri Panĝabion[2] li establis imperion en la Hinda Subkontinento etende el la Kabula rivervalo okcidente ĝis la Ravi oriente, kaj el la Sŭat rivervalo en la nordo ĝis Araĥozio (en Provinco Helmand). Antikvaj hindiaj verkistoj indikis, ke li estris ekspediciojn suden al Raĝastano kaj tiom for orienten al la Ganga rivervalo ĝis Pataliputra (Patna), kaj la greka geografo Strabo skribis, ke li "konkeris pli da triboj ol Aleksandro la Granda."

Oni trovis grandajn nombrojn de moneroj de Menandro, kio atestas kaj la floran komercon kaj la daŭron de sia regado. Menandro estis ankaŭ patrono de Budhismo, kaj liaj konversacioj kun la budhisma saĝulo Nagasena estas registritaj en la grava budhisma verko "Milinda Panha" ("La demandoj de la reĝo Milinda"; panha signife "demando" en Palia). Post sia morto en 130 a.K., li estis sukcedita de sia edzino Agatokleja, ebla filino de Agatokles de Baktrio, kiu regis kiel regento por sia filo Stratono la 1-a.[3] Budhisma tradicio rakontas, ke li redonis sian regnon al sia filo kaj retiriĝis el la mondo, sed Plutarko rakontas, ke li mortis dummilite, kaj ke liaj restaĵoj estis dividitaj egalece inter la urboj por esti entempligitaj en monumentoj, probable stupoj, tra lia tuta regno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Bopearachchi (1998) kaj (1991), respektive. La unua dato estis ĉirkaŭkalkulta je Osmund Bopearachchi kaj la R. C. Senior, la alia Boperachchi
  2. Hazel, John (2013). Who's Who in the Greek World. Routledge. p. 155. ISBN 9781134802241. "Menander king in India, known locally as Milinda, born at a village named Kalasi near Alasanda (Alexandria-in-the-Caucasus), and who was himself the son of a king. After conquering the Punjab, where he made Sagala his capital, he made an expedition across northern India and visited Patna, the capital of the Mauraya empire, though he did not succeed in conquering this land as he appears to have been overtaken by wars on the north-west frontier with Eucratides."
  3. (1970) The Cambridge Ancient History (angle). Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-23448-1.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Monnaies Gréco-Bactriennes et Indo-Grecques, Catalogue Raisonné, Osmund Bopearachchi, 1991, Bibliothèque Nationale de France, ISBN 2-7177-1825-7.
  • The Shape of Ancient Thought. Comparative studies in Greek and Indian Philosophies by Thomas McEvilley (Allworth Press and the School of Visual Arts, 2002) ISBN 1-58115-203-5
  • Buddhism in Central Asia by B.N. Puri (Motilal Banarsidass Pub, January 1, 2000) ISBN 81-208-0372-8* The Greeks in Bactria and India, W. W. Tarn, Cambridge University Press.
  • Dictionary of Buddhism, Damien Keown, Oxford University Press ISBN 0-19-860560-9
  • De l'Indus à l'Oxus, Archéologie de l'Asie Centrale, Osmund Bopearachchi, Christine Sachs, ISBN 2-9516679-2-2
  • The Diffusion of Classical Art in Antiquity by John Boardman (Princeton University Press, 1994) ISBN 0-691-03680-2
  • The Crossroads of Asia. Transformation in Image and symbol, 1992, ISBN 0-9518399-1-8
  • Indo-Greek, Indo-Scythian and Indo-Parthian coins in the Smithsonian institution, Smithsonian Institution, Bopearachchi, 1993