Mercurius Hungaricus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mercurius Hungaricus estis la unua (latinlingva) gazeto en Hungario, aperinta unuafoje la 30-an de majo 1705 kaj poste dum ĉ. 5 jaroj. Ĝin verkis kaj redaktis Pál Ráday, la periodaĵon financis Rákóczi Ferencz la 2-a por diskonigi pri la liberecbatalo, gvidata de li.

En 1704 aperis la latinlingva Manifestum, kiu entenis 21 punktojn pri la kaŭzoj de la hungara batalo. Oni tradukis ĝin nederlanden, francen, germanen eĉ turken. Tiam aperis la penso pri regula sciigo en formo de periodaĵo, kiun proponis grafo, generalo Eszterházy Antal al Rákóczi. Tiam oni pensis la nomon Mercurius. Rákóczi elektis RÁDAY Pál-n kiel redaktoron. Kiu jam pruvis sian bonan verkkapablon.

La apero de la periodaĵo ebligis prezenti la batalon por la mondo el alia vidpunkto. Ĝis tiam oni sciiĝis pri la hungaraj bataloj nur el la viena Wienerisches Diarium, kiu estis la gazeto de la viena registaro (Aŭstra Imperio).

La unua numero – aperinta la 30-an de majo en 1705- konsistis el 5 presitaj folioj kaj montris la sciigojn de la hungaraj armeaj gvidantoj.

La dua numero aperis nur la 23-an de aŭgusto de 1705 kaj entenis verajn informojn pri la hungaraj malvenkoj. Oni ŝanĝis la nomon de la periodaĵo al Mercurius Veridicus (verdira) ex Hungaria. Post tio ekzistas spuroj pri apero en 1706, sed pli poste aperis nur en aŭgusto de 1708 (post malvenko de Trenĉenj) kaj en 1710 (3 numeroj). Tiun lastan tri numerojn oni redaktis en la kancelario de Berĉenji (Bercsényi).

La Mercurius Veridicus aperis en ĉ. 100 ekzempleroj (kompare: germanaj gazetoj en 800-900). Oni trovis ĝis 2005 nur 6 numerojn en 13 presitaj kaj manskribitaj ekzempleroj.

Pliaj fruaj hungaraj gazetoj
  • Hungarlingva gazeto aperis unuafoje la 1-an de januaro en 1780 kun nomo Magyar Hírmondó[1]
  • Posoniensia (marto de 1721-septembro de 1722) gazeto de la protestantoj, post kiam la jazuitoj akiris ĝin, post tri monatoj ĉesis (aperis unuafoje en Bratislavo)
  • Pressburger Zeitung (1764-1929)

Referencoj[redakti | redakti fonton]