Liberecbatalo de Rákóczi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rákóczi-ribeloribelo de Rákócziliberecbatalo de Rákóczi (hungare Rákóczi-szabadságharc; Rákóczi-liberecbatalo) estis liberecbatalo de la hungaroj inter 1703 kaj 1711, kun gvido de Ferenc Rákóczi la 2-a.

Fine de la 17-a jarcento, la Habsburga imperio forpelis la turkojn el Hungario, samtempe transprenis gvidadon de la teritorio. Oni ĉesigis en la parlamento de 1687 la juron pri la libera reĝoelekto kaj deklaris en leĝo la eternan reĝecon de la Habsburgoj laŭ fila branĉo. La aŭstroj ne rekonis en la reokupitaj teritorioj la bienjurojn de la pli fruaj posedantoj, tion oni devis pruvi antaŭ la Novakiritaĵa Komisio (Neoacquistica Commissio) kaj oni devis pagi – kiel armila rekompenso - 10% de la bien-valoro. Oni ŝarĝis en 1698 je la elsangumita lando imposton de 4 milionoj da forintoj. La loĝantaron ŝarĝis ĝis plenumlimo la provizado de la bivakanta fremda soldataro (portio) kaj la transporta devo por la soldataro (forspont).

Pro la troaj impostoj, subpremo komenciĝis spontanaj tumultoj, movadoj kontraŭ la aŭstra armeo. La Submonta ribelo (hegyaljai felkelés) okazinta en 1697 en departementoj Zemplén kaj Borsod oni povis subpremi nur per armea forto. Kontraŭ la Habsburg-klopodoj ekagadis eĉ la hungaraj politikistoj: en la parlamento de 1687, oni povis obstakli – per gvido de grafo, landjuĝisto Miklós Draskovich – la leĝigon de la eterna reĝeco. Ĉar la grafo mortis abrupte, la opozicio perdis gravan gvidanton. Kontraŭ la centriga politiko de la Habsburgoj formigis politika movado kun gvido de grafo Nikolao Bercsényi kaj Francisko Rákóczi la 2-a.

Pro la Submonta ribelo de 1697 – timante antaŭtempan senvualiĝon – Rákóczi „kuris“ al Vieno. Li prenis kontakton en 1700 kun la franca reĝo Ludoviko la 14-a, sed la kontakto – pro perfido de kapitano Longueval – elfiltriĝis kaj oni arestis Rákóczi en 1701. Post kiam li sukcese eskapis el la prizono, li fuĝis al Pollando kaj kun Bercsényi – kiu fuĝis same tien – petis denove apogon de Ludoviko la 14-a, tra la pollanda franca ambasadoro. Ilia plano estis, ke oni eluzas la sukcedan militon inter Francio kaj Aŭstrio (komenciĝanta en 1701) kaj prvas ordigi la rilaton inter la Habsburga Imperio kaj Hungario. Rákóczi kalkulis ĉfe je apogo de Francio, Bavario, Savojo kaj Portugalio kiel kontraŭhabsburga alianco. Krom la diplomataj antaŭpreparoj, ankaŭ en Hungario okazis antaŭpreparo de la ribelo: oni eluizis dekreton de reĝo Lipoto la 1-a pri tio, ke la hungaroj devas doni por la hispana sukceda milito ok hungarajn husarojn – kaj kvar hungarajn infanteriajn regimentojn, Tamás Esze kaj Albert Kis varbis soldatojn por la ribelo en departemento Bereg.

Rákóczi revenis en Hungarion la 16-an de junio 1703 kaj publike surprenis gvidadon de la kontraŭhabsburga ribelo. Je jarfino, li regis – krom kelkaj fortikaĵoj - tutan orientan kaj nordan Hungarion, dum la francoj okupis Augsburgon. En 1704, la kurucoj ekis la postdanubian ofensivon sub gvido de Sándor Károlyi, en Transilvanio, parto de la ĉenobeluloj kaj la transilvaniaj nobeloj elektis lin en Gyulafehérvár al grandduko (8-an de julio).

Pro la habsburgaj fiaskoj, Anglio sendis ekspediciajn fortojn al la kontinento sub gvido de princo John Churchill Marlborough. La unuiĝintaj anglaj–germanaj armeoj serie venkis la bavarian armeon, kaj la 13-an de aŭgusto, ili venkis eĉ en la batalo de Blenheim-hochstädt kontraŭ la unuiĝinta bavariajn–francajn armeojn. Per tio ili sukcese haltigis la orientan ofensivon de la francoj kaj malebligis la unuiĝn de la kurucaj kaj la francaj–bavaraj armeoj, tiel helpante la Habsburgan militistan gvidantaron. Jam samjare ekis la pactraktatoj inter Rákóczi kaj Lipoto la 1-a, sed tiuj ne alportis verajn rezulojn. Ludoviko la 14-a rekonis Rákóczi kiel grandduko de Transilvanio, sed li eĉ tiam ne alianciĝis kun li, sed la monatan monhelpon altigis je 16.000 taleroj.

Simon Forgách, la transilvania generalo – nomumita fare de Rákóczi – konkeris tutan Transilvanion krom Brassó, Szeben kaj Fogaras. En la parlamento de 1705 de Szécsény [seĉenj], la hungaraj nobeloj dekretis pri transira ŝtatformo de la lando (nobela konfederacio), oni elektis Rákóczi al gvidanta grandduko kaj establis 24-membran senaton, kies prezidanto iĝis Miklós Bercsényi. Oni deklaris libera praktikadon de la katolika, evangelika kaj reformata religio. Oni establis la Ekonomian Konsilion (Consilium Oeconomicum) pri aranxgo de la ekonomiaj aferoj. Dumtempe mortis Lipoto la 1-a kaj la tronon okupis – la 5-an de majo – a heredanto Jozefo la 1-a. Ĝis fino de la jaro, Rákóczi firmigis la potencon en la Post-Danubio, per militiroj de generalo János Bottyán, sed li samtempe perdis plimulton de Transilvanio kiel sekvo de la malsukcesa batalo de Zsibó [ĵibo:] . En 1707, la infanteriaj regimentoj de Lőrinc Pekry kaj Tamás Esze – alvenintaj el Hungario – preskaŭ tute reokupis Transilvanion. La pactraktatoj rekomenciĝis en 1706 per angla kaj nederlanda perado en Nagyszombat. Tie la plej grava postulo de Rákóczi estis, ke Transilvanio estu sendependa duklando kiel garantiaĵo por la paco. La angloj apogis la planon, sed la Habsburgoj ne akceptis la kondiĉojn. La parlamento de Marosvásárhely (5-an de aprilo 1707.) enoficigis Ferenc Rákóczi la 2-a kiel granddukon, la parlamento de Ónod (13-an de julio 1707) deklaris sentronigon de la Habsburgoj.

Ĉar la franca helpo ne kontentigis Rákóczi, li provis ektrakti kun la rusa caro Petro. Lian planon fiaskigis, ke la svedoj ekmilitis kontraŭ la rusoj.

Pri la ŝtatformo de la lando, Rákóczi ellaboris plurajn planojn. Oni ofertis la hungaran kronon al la bavaria princo-elektisto Miksa Emánuel, kiu ne akceptis tion pro manko de la franca apogo. Oni poste petis la prusan tronheredanton je Vilhelmo Frieriko, sed ankaŭ tiu plano mis-sukcesis, post kiam la kuruca armeo de Rákóczi malvenkis ĉe Trencsén kontraŭ la marŝalo Heister (3-an de aŭgusto 1708).

Ĉar en la eŭropa batalejo, pli kaj pli superis la angla–germana armeo la francojn, la Habsburgoj povis fortigi per novaj taĉmentoj la amreon, batalantan en Hungario, tiel komenciĝis la laxupaŝa detruado de la kuruca armeo. La Habsburgoj okupis la kurucajn urbojn kaj fortikaĵojn: Érsekújvár, Krasnahorka, Szolnok, Sárospatak. Rákóczi retiriĝis unuafoje al Munkács, poste en Pollandon, komisiis Sándor Károlyi pri la ĉefkomandanteco kaj pri pluaj traktadoj kun la imperiestra marŝalo János Pálffy. Rákóczi eĉ persone renkontis Pálffy (31-an de januaro 1711), esprimis emon je traktadoj kaj oni plilongigis la armisticon ĝis 15-a de februaro. Rákóczi forlasis Hungarion denove en fino de februaro kaj alvenis en Pollando por peti diplomatian apogon fare de la rusa caro Petro la 1-a pri garantiado de la paco kun la Habsburgoj. Dumtempe Károlyi fakte interkonsentis kun Pálffy. La reprezentantoj subskribis la pacon de Szatmár (30-an de aprilo), kiu deklaris, ke se Rákóczi faras ene de tri tagoj ĵuresprimon, rericevas la bienojn kaj same validas je la sekvantoj. La reĝo certigas liberecajn rajtojn de Hungario kaj Transilvanio; la priplendojn de la nobeloj oni aranĝas leĝe en posta parlamento.

Rákóczi neniam akceptis tiun armisticon. La kuruca armeo demetis la armilojn sur ebenaĵo de Nagymajtény [nadjmajtenj] (1-an de majo).