Merkuriusz Polski Ordynaryjny

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Merkuriusz Polski Ordynaryjny (nome Pola Ordinara Merkurio; origina pollingva literumado de la 17a jarcento: Merkuryusz Polski Ordynaryiny; plena titolo: Merkuriusz Polski dzieje wszystkiego świata w sobie zamykający, dla informacji pospolitej: Pola Merkurio, enhavanta ĉiujn aferojn de la mondo, por komuna sciaro) estis la unua gazeto de Pollando (aktuale, semajna), publikigita ekde 1661, unue en Krakovo, poste en Varsovio.[1] Sponsorita de la kortego de la reĝo Johano la 2-a Kazimiro de Pollando kaj de lia gereĝino Ludwika Maria Gonzaga, tiu gazeto estis semajnaĵo dediĉita ĉefe al la tiutempa politiko.

Kvankam mallongdaŭra, ĝi havigis nomon al kelkaj postaj gazetoj, notonde la Merkuriusz Polski publikigita en Londono, en 1955–58.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Encyklopedia Polski, p. 404.