Messerschmitt Kabinenroller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Messerschmitt KR200
Messerschmitt Kabinenroller KR200
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Regensburger Stahl- u. Maschinenbau, Regensburg, Germanio
Gepatra kompanio MesserschmittAG (1955-1956)
Fahrzeug- und Maschinenbau GmbH, Regensburg (1956-1964)
Aliaj nomoj Kabinenroller, Karo
Produktkvanto ĉirkaŭ 40 000
Dezajnisto Fritz Fend
Motoro kaj transmisio
Motoro Fichtel & Sachs dutakta unu-cilindro, 191 cc. Ĝi funkciis en ambaŭ direktoj de la kranko-akso. La startigilo estas komutata en inversa poluseco por starti inverse.
Transmisio kvar rapidumoj antaŭen aŭ malantaŭen, nesinkronigitaj.
Pezo kaj povumo
Pezo 506 lb (230 kg)
Ĉasio kaj karoserio
Karoserio travidebla tegmento, ŝanĝebla al kabrioleto, aŭ roadster; du seĝoj unu post alia.
Dimensioj
Longeco 111,0 in (2 819 mm)
Larĝeco 48,0 in (1 219 mm)
Alteco 47,2 in (1 199 mm)
Benzin-kapacito 3,5 USgal (13,2 l)
Modeloj
Antaŭa modelo Messerschmitt KR175
Sekvanta modelo Tg 500
Aliaj modeloj Messerschmitt KR175
Messerschmitt KR201 (roadster)
FMR Tg500
vdr

La Messerschmitt KR200, aŭ Kabinenroller (kajutskutilo, aŭ eble pli bone rulkajuto), estis trirada veturilo dezajnita de la konstruanto de aviadiloj Fritz Fend kaj produktita en lia fabriko ekde 1955 ĝis 1964.

Historio[redakti | redakti fonton]

S-ro Messerschmitt, dumtempe ne permesite produkti aviadilojn, estis transiginta siajn fabrikojn al produktado de aliaj produktoj. En 1952 Fend alparolis la firmaon Messerschmitt kun la ideo produkti malgrandajn veturilojn[1]. Bazo estis la Fend Flitzer.

La unua modelo estis la KR175, kiu havis motoron de kompanio Fichtel und Sachs. La nomo Kabinenroller signifas rulkajuto. Aparta kompanio estis fondita por la produktado, nomita Regensburger Stahl- und Metallbau GmbH.

En 1955 sekvis la modelo KR200, kiu havis pli fortan motoron kun 200 cm³. Ankaŭ kelkaj aliaj detaloj estis plibonigitaj. La prezo estis ĉ. 2 500 DM (germanaj markoj). Dum ĝia unua jaro estis jam produktitaj 12 000 ekzempleroj. Pro sia travidebla tegmento el plasto la veturilo ricevis la moknomon "Menschen in Aspik", homoj en aspiko. La konkurenca veturileto BMW Isetta ricevis la moknomon "Knutschkugel", kio signifas "suĉkisa sfero", ĉar en ĝi oni sidis unu flanke al la alia, kio estis granda avantaĝo tiurilate. Maksimuma rapideco de pli ol 90 km/h malgraŭ povumo de nur 10 ĉevalpovumoj estis atingita pro du faktoroj: la malgranda pezo kaj la tre bona fluliniformo kun tre mallarĝa front-areo. Pro tio kaj efika suspensio la Messerschmitt venkis klare dum vet-kurado kontraŭ sia konkurenco Isetta, speciale sur malbonaj vojoj, kie la Isetta havis problemojn, ankaŭ ricevante la nomon "Schlagloch-Suchgerät" {Stratotru-serĉilo).

En 1956, s-ro Messerschmitt denove ricevis permeson produkti aviadilojn kaj ne plu interesiĝis pri la veturiloj de Fend. Li vendis la fabrikon en Regensburg al Fend, kiu daŭrigis la produktadon de la KR200 kaj aliaj veturiloj.

Dum la ekonomio en Germanio bone kreskis, la intereso pri tre malgrandaj veturiloj malkreskis. La intereso moviĝis de du-radaj kaj triradaj veturiloj al pli grandaj kvar-radaj aŭtomobiloj. Dezirataj veturiloj estis tiam en Germanio minimume la Lloyd kaj VW, en Britio la Mini, en Italio la Fiat 500, en Francio la Citroën 2CV. Tial en 1964 la produktado de Messerschmitt ĉesis.

24-hora rekordo[redakti | redakti fonton]

En 1955, por pruvi la dureblecon de la KR200, Messerschmitt preparis specialan KR200 por konkeri la mondan rekordon por 24 horoj por tri-radaj veturiloj. Tiu modelo havis nur unu seĝon kaj modifitan motoron, sed la ĉasio estis seria. La rekorda kurado okazis je la aŭtokonkurejo Hockenheimring norde de Heidelberg kaj rezultigis 24 mond-rekordojn en ĝia klaso.

KR 200, interna vido
KR 200, malfermita

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Messerschmitt TG500

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. p.163

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (27-a de marto 1976) Erinnern Sie sich? Messerschmitt KR 200: Menschen in Aspik. "Auto, Motor und Sport" (ĵurnalo), p. 74–76.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]