Metasekvojo
Metasekvojo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Metasequoia glyptostroboides Hu & Cheng | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Metasequoia (Metasequoia) estas genro el la familio de cipresacoj, kiu havas nur unu specion, kiu portas la nomon ĉina metasekvojo (Metasequoia glyptostroboides). Oni komence trovis nur fosiliojn de la specio, kaj tiel kredis la genron formortinta. Oni malkovris en 1947 la vivan specion en Ĉinio, en provincoj Siĉŭano kaj Hubejo. Tiuj arboj povas atingi alton ĝis 40 metroj kaj trunkan diametron ĝis 3 metroj. Ili estas unu el nur du specioj de cipresacoj, kiuj perdas siajn foliojn dumvintre (la alia estas la marĉa taksodio Taxodium distichum).
Ĝi estas multigebla per markoto.