Metodo de Trachtenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Metodo de Trachtenberg [traĥ'ten'berg] estas kunaĵo da teĥnikoj eltrovitaj kaj disvolvitaj de Jakow Trachtenberg por rapide fari artimetikajn kalkulojn. Trachtenberg komencis verki la metodon dum sia tempo en Nazia malliberejo kiel rusa juda prizonulo en Ukraino. Tutaĵo da liaj teĥnikoj estas disponeblaj libre en kelkaj lingvoj; la angla eldono nomiĝas The Trachtenberg Speed System of Basic Mathematics (La Baznivelmatematika Rapidmetodo de Trachtenberg).[1]

Teĥnikoj por multiplikantoj de unu ĝis dekdu[redakti | redakti fonton]

'Nombro' kaj 'Najbaro'[redakti | redakti fonton]

La verkistoj uzas vortojn 'nombro' kaj 'najbaro' havante aliajn signifojn ol en matematiko. En la libro, 'nombro' estas cifero en la multiplikato kaj 'najbaro' estas la cifero apude kaj dekstre de la cifero. Ekzemple, en nombro 612 2 estas 'nombro' sen 'najbaro', 1 estas 'nombro' havante 'najbaron' 2 kaj 'najbaro' de 'nombro' 6 estas 1.

Multipliki per 11[redakti | redakti fonton]

En la angla lingva eldono, la unua leciono temas pri instrui multipliki per multiplikantoj de unu ĝis dekdu. La unua nombro enkondukata en la leciono estas 11.

Teĥniko[redakti | redakti fonton]

Por 612\times 11, la algoritmo estas sube:

  1. Skribu la plej dekstran 'nombron' (cifero) en 612 kiel la plej dekstra cifero de solvo.
  2. Aldonu 'najbaron' de la dua plej dekstra 'nombro' al ĝi kaj skribu la sumon kiel la dua plej dekstra cifero de solvo.
  3. Refaru la saman al 6.
  4. Ne ekzistas iu ajn 'nombro' maldekstre de 6. Tial oni aldonu 6 al 0 kaj skribu la solvon kiel la plej maldekstra cifero en la solvo.


Informfontoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1985] (2012) The Trachtenberg Speed System of Basic Mathematics. Rupa Publications India Private Limited, 270. ISBN 978-02-856-2916-5.