Metroo de Taŝkento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Taŝkento
Тошкент метрополитени
emblemo
metroo
Komenco 1977 vd
Lando(j) Uzbekio vd
Situo Taŝkento
Retejo Oficiala retejo
vdr
Metromapo de Taŝkento

La Metroo de Taŝkento (uzbeke Toshkent metropoliteni, ruse Ташкентский метрополитен) estas la metrosistemo de la urbo Taŝkento, ĉefurbo de Uzbekio. Ĝi estas la sola metroo kiu nuntempe funkcias en Centra Azio. Ĝi estis la sepa metroo konstruita en eksa Sovetio, inaŭgurita en 1977.

Historio[redakti | redakti fonton]

Planoj por la Taŝkento Metroo komenciĝis en 1968, du jarojn post grava seismo frapis la urbon en 1966. Konstruo sur la unua linio komenciĝis en 1972 kaj ĝi malfermiĝis la 6-an de novembro 1977 kun naŭ stacioj. Tiu linio estis etendita en 1980, kaj la dua linio estis aldonita en 1984. La plej lastatempa linio estas la Linio Yunusobod, kies unua sekcio malfermiĝis en 2001.

Norda etendaĵo de tiu linio estas nuntempe sub konstruo, kaj kvara linio estis ekkonstruita en 2010, sed estis prokrastita.

Hodiaŭ, la Taŝkenta Metroo havas 29 staciojn, kiuj diferencas inter si. La arkitekturo kaj dekoracio de ĉiu stacidomo reprezentas ĝian nomon. La propreco de la Taŝkenta metroo estas ĝia prefere malprofunda stacidoma pozicio. Iuj stacidomoj havas ŝtuparojn, 7 stacioj apartenas al la turotipo, 4 stacioj al la arkotipo kaj stacidomo (Mustakillik) al la turo-individua tipo. Elstaraj arkitektoj kaj artistoj de Uzbekio partoprenis en la dezajno de la stacioj. Interna dekoracio prezentas solidajn kaj stabilajn materialojn: metalo (en la formo de gravuraĵoj), vitro, plasto, granito, marmoro, smalto, arta ceramiko, kaj ĉizita alabastro. Ĉiu stacio estas originala artverko kaj fokuso sur aparta temo.

Operacioj[redakti | redakti fonton]

La Taŝkenta Metroo konsistas el tri regulaj linioj kaj cirklolinio (sub plia etendaĵo) kiu nuntempe funkciigas 51,4 km da itinero kaj servas 43 staciojn.

La profundo de la tuneloj de la metroo varias inter 8-25 metroj (26-82 ft). La forta konstruo de ĉi tiuj tri linioj povas rezisti al tertremoj de forto 9,0 laŭ la skalo de Richter. Ĝi havas ŝpuron de 1 520 mm (4 ft 11 27⁄32 en) kaj trian relan elektroprovizon (825 V Dc). La meza stacidistanco estas 1,40 kilometroj (0.87 mejl.).

Nomo Inaŭguro Longeco Metrostacioj
1 Linio Chilonzor 1977 15,5 km 12
2 Linio Ozbekiston 1984 14,3 km 11
3 Linio Yunusobod 2001 6,4 km 6
Totalo 36,2 km 29

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]