Metroo de Varsovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Varsovio.
Wilanowska stacio.
Ratusz Arsenał stacio.

La Metroo de Varsovio (pole: metro w Warszawie) estas la unua metrosistemo konstruita en Pollando. Ĝia konstruado komenciĝis en 1983 kaj finiĝis en 2008. Nuntempe la sistemo konsistas el unu sola metrolinio norde-sude, kiu kunigas la urbocentron de Varsovio kun ĝiaj periferiaj sudaj (Mokotów, Ursynów) kaj nordaj (Żoliborz, Bielany) kvartaloj dense loĝataj. Konstruiĝas dua linio kiu transiros la urbon de oriento al okcidento.

Nuntempe funkcias 21 metrostacioj. La metroo estas uzata ĉiutage de 500.000 uzantoj. La linio longas je 23 km. La tempo de veturo tra la tuta linio estas 38 minutoj kaj 20 sekundoj

Historio

En 1925 oni decidis komenci la prilaboron pri metroo kaj en 1927 oni validigis planojn kaj ekis geologiajn esploradojn. En 1929 oni formis la Referaton de Subtera Fervojo, kiu responsis por la konstruo. Granda depresio de 1930-aj jaroj kaŭzis la ĉesigon de ĉiuj laboroj. En 1938 urbestro Stefan Starzyński ekzistigis Oficejon de Etudoj de Subtera Fervojo, kiu aktualigis planojn. Oni ekis konstruadon, sed ĝi estis interrompita per la 2-a mondmilito. Baldaŭ post la milito la ideo de konstruo de metroo aŭ urba fervojo en Varsovio revenis, sed oni finfine forlasis ĝin.

En 1950 la urba registaro decidis konstrui la profundan metroon en Varsovio. Oni komencis la konstruadon en Praga en 1951, de la parto ironta sub Vistulo. Kaŭze de kreskantaj kostoj oni reduktis ĝin en 1953 al la eksperimenta konstruaĵo en Praga. Oni konstruis tie grandan (7.000 m3) relkomutan kameron kaj la 1270-metran tunelon. En 1957 oni finfine forlasis laborojn.

Oni revenis al la ideo de metroo en 1974. Estiĝis teknikaj kaj ekonomiaj prilaboroj de la metroo. En 1982 la registaro de Pola Popola Respubliko interfiksis kun Sovetunio pri helpo en konstruado. Je 15-a de aprilo 1983 la konstruado komencis. La unua parto, de Kabaty al Politechnika, estis finita en 1995. Je 25-a de oktobro 2008 finis la konstruadon de tuta linio.

Stacioj

Unua linio

Planitaj stacioj de unua linio kiuj ne estas konstruitaj:

Dua linio

Urbocentra parto – nun konstruata (oni planas inaŭguri ĝin antaŭ 2013):

Okcidenta plilongigo:

(al la stacio Rondo Daszyńskiego)

Nordorienta plilongigo: (de la stacio Dworzec Wileński)

Sudorienta plilongigo: (de la stacio Stadion)

Eksteraj ligiloj