Michael Collins (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la irlanda politikisto Michael Collins. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Michael Collins.


Michael Collins [MAJ-kal KOL-inz] (irlanda nomo: Micheál Eoin Ó Coileáin; 16-a de oktobro 189022-a de aŭgusto 1922) estis irlanda naciisto. Li estis ĉefo de Sinn Féin, fondinto kaj direktoro de spionado en la Irlanda Respublika Armeo (1919), ministro por financo en la provizora registaro de la Irlanda Liberŝtato (1922), komandanto de la liberŝtataj soldataroj dum la civila milito, kaj ĉefo de la ŝtato por la dek tagoj antaŭ lia mortigo, fare de irlandanoj oponataj al la terminoj de la traktato partiga kun Britio.

Naskiĝinte en Clonakilty, Graflando Cork, Collins fariĝis aktiva membro de la Irlanda Respublika Frataro, kaj en 1916 partoprenis dum la Paska Ribelo. En 1918 oni elektis lin esti Ŝinfejna membro en la Dáil (la suba ĉambro de la irlanda parlamento), kaj li fariĝis ministro en la irlanda provizora registaro. En 1921 li kaj Arthur Griffith estis ĉefe respondecaj por la traktato, kiu establis la Irlandan Liberŝtaton.

Dum la sekva civila milito, Collins prenis kontrolon kaj ene de kelkaj semajnoj li frakasis la opozicion en Dublino kaj la grandaj urboj. Kiam Griffith mortis je la 12-a de aŭgusto 1922 Collins fariĝis ĉefo de la ŝtato kaj la armeo, sed je la 22-a de aŭgusto li estis embuskita de kun irlandanoj ĉe Béal na mBláth, Cork, kaj li mortis pro glitresaltinta kuglo al la kapo.

Eksteraj ligiloj

greke http://news.bbc.co.uk/2/hi/uk_news/northern_ireland/3915341.stm

greke http://www.hanka.de/irland/06.html