Michael Glos
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 17 Sep. 2012.
4 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Michael Glos estas germana politikisto. Li naskiĝis la 14-an de decembro 1944 en Prichsenstadt, Malsupra Frankonio, do nun estas 68-jara. Inter novembro 2005 kaj februaro 2009 li estis ministro pri ekonomio kaj teknologio en la registaro de Germanio. Ses monatojn antaŭ la fino de la ministra periodo li demisiis kaj la 9-an de februaro la sampartiano Karl-Theodor zu Guttenberg nomumiĝis lia posteulo. Michael Glos reprezentas la bavaran kristandemokratian partion CSU.

