Mihály Kosztarab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Kosztarab
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1927 (1927-07-07)
en Bukareŝto
Morto 6-an de septembro 2022 (2022-09-06) (95-jaraĝa)
en Blacksburg
Okupo
Okupo biologo
vdr

Mihály Kosztarab [mihAj kostarab], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kosztarab Mihály, angle Michael Kosztarab estis hungara entomologo, biologo, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1995).

Mihály Kosztarab [1] naskiĝis la 7-an de julio 1927 en Bukaresto kaj mortis la 6-a de septembro 2022.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Kosztarab apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li translokiĝis al Hungario, al Rákoshegy en 1940. Li frekventis mezlernejon, poste li eklaboris en la agrara ministerio, dume post plulernado li ricevis diplomon en 1951. Li instruis en la universitato ĝis la revolucio en 1956, poste li forlasis la landon kaj esploris en Baltimoro. Li plulernis en Ohio, kie li doktoriĝis en 1962. Baldaŭe li parte esploris, parte instruis. En 1992 li pensiuliĝis. Li okupiĝas precipe pri koĉoj. Honore al lia laborado ekzemple Chionaspis kosztarabi, Kermes kosztarabi, Pseudococcus kosztarabi, Puto kosztarabi, Acroneuria kosztarabi, Torvothrips kosztarabi portas lian nomon. Li ricevis 2 usonajn premiojn en 1998 kaj 2001.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Studies on the morphology and taxonomy of the males of Antonina and one related genus (Homoptera: Coccoidea, Pseudococcidae) (1967)
  • Pajzstetvek (Koĉoj), (1978)
  • Scale insects of Central Europe (1988)
  • Scale insects of northeastern North America: Identification, biology, and distribution (1996)
  • Transylvanian roots: The true life adventures of a Hungarian American (1997); hungare (1999)
  • A history of the Virginia Academy of Science (1923–2001) (2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]