Mihály Patai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Patai
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1953 (1953-06-21) (70-jaraĝa)
en Békéscsaba
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikisto • bankisto
vdr

Mihály Patai [mihAj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Patai Mihály estas hungara bankisto.

Mihály Patai naskiĝis la  21-an de junio 1953(nun 1953-06-21) en Békéscsaba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Patai estis edukita en farmo ĝis sia aĝo 18. Li akiris diplomon en Universitato Károly Marx en 1976, post 3 jaroj li doktoriĝis. Post la diplomo li eklaboris en la Hungara Nacia Banko, inter 1978-1988 li laboris en la financa ministerio. Intertempe li havis stipendiojn en Moskvo (1978), Vieno (1981) kaj Londono (1985). Li estis sendita al Monda Banko (1988-1993), hejmenveninta li estis bankestro en pluraj bankoj, fine li estis vicbankestro de la Hungara Nacia Banko. Li edziĝis, tiam li estis bofilo de Béla Biszku sed divorco okazis en 1978.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Nemzetközi pénzügyek aktuális kérdései (kunaŭtoro, 1977)
  • A szocialista integrációról (kunaŭtoro, 1982)
  • Bankkonszolidáció, 1992-1994 (1995)
  • Stabilitás Évkönyv 2008 (kunaŭtoro, 2008)
  • Magyarország a változó világban (kunaŭtoro, 2015)
  • Age of Eurasia: future directions of knowledge, technology, money and sustainable geoeconomics (kunaŭtoro, 2021)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]