Mikel Irujo Amezaga
Mikel IRUJO AMEZAGA, naskiĝinta la 6-an de oktobro 1972 en Karakaso (Venezuelo), estas eŭropa politikisto de la hispania (do suda) parto de la kultura regiono Eŭskio. Li membras en la eŭska sendependisma partio Eusko Alkartasuna, kiu apartenas al la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA), kaj estas membro de la Eŭropa Parlamento.
Eksteraj ligiloj
greke biografio pri li en la paĝaro de la frakcio Verduloj/ELA (ĉi-tie en la angla, ankaŭ havebla en la franca kaj germana) greke biografio en la paĝaro de la Eŭropa Parlamento (ĉi-tie en la angla, ankaŭ havebla en 21 aliaj eŭropaj lingvoj, kvankam ankoraŭ ne en la eŭska)