Miklós Bethlen (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BETHLEN Miklós, bethleni grafo, Bolnai estis hungara aktoro, ĵurnalisto naskiĝinta la 15-an de aŭgusto 1831 kaj mortinta en Budapeŝto la 2-an de majo 1899.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Miklós Bethlen batalis en 1848 por la hungara libereco kiel kapitano. Post falo de la liberecbatalo li iĝis sub nomo Bolnai en 1855 membro de la Nacia Teatro. Baldaŭe li ludis ankaŭ en provincaj trupoj, krome li pasis tempon ankaŭ en Parizo. Ekde 1868 li vivis en Pest (urbo).

Roloj[redakti | redakti fonton]

  • Hamlet, Antonius, Mercutio (Shakespeare);
  • Arthur (Czakó: Kalmár és tengerész),
  • Salom (Czakó: I. László kora).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar kérdés európai szempontból (Pest, 1863);
  • A történelem regénye 1846-1886 (Jellem- és korrajzok, Bp., 1888);
  • Múlt és jelen (Bp., 1896)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.