Miklós Világhy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miklós Világhy [miklOŝ vilAgi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Világhy Miklós estis hungara juristo, profesoro, membro (korespondanta en 1973) de Hungara Scienca Akademio.

Miklós Világhy [1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1916 en Szolnok. Li mortis la 24-an de februaro 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Világhy doktoriĝis en universitato de Budapeŝto en 1939. Post la diplomo li eklaboris en la ĉefurba juĝejo. Post la 2-a mondmilito li ricevis postenon en la ministerio. Ekde 1949 li ankaŭ instruis en la universitato, li profesoriĝis en 1953, en 1956 li iĝis katedrestro. Inter 1953-1956 li estis dekano, poste rektoro ĝis 1957, fine vicrektoro en 1962. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1953, li doktoriĝis en 1969 antaŭ la akademio. Li okupiĝis precipe pri la civila juro kaj aŭtorrajto kaj kopirajtaj monopoloj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az iparvállalatok államosítása (1948)
  • A gazdasági jog problémája (1951)
  • Magyar polgári jog I–II. (1962, 1965) - studenta lernolibro
  • Gazdaságpolitika és polgári jog (1978)

Fontoj[redakti | redakti fonton]