Mikola Ĥvilovij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikola Ĥvilovij

Mikola Ĥvilovij (ukraine: Микола Хвильовий) - pseŭdonimo de Mikola Fitilov (1893-1933) - ukraina verkisto, publicisto, polemisto, unu el fondintoj de postrevolucia ukraina prozo, membro de multaj tiutempaj literaturaj organizaĵoj. Verkis romanojn, poezion, publistikon (Ukrainio aŭ Etrusio?). Iniciatinto kaj protagonisto de "literatura diskuto" en Ukrainio dum 20-aj jaroj de XX jc. Propagandis inter kolegoj eŭropecajn tradiciojn de verkado per alvoko For de Moskvo!

Persekutkampanjon kontraŭ la verkisto komencis Stalino persone per letero al Lazar Kaganoviĉ, tiama unua sekretario de l'komunista partio en Ukrainio. En 1933 M. Ĥvilovij mortpafis sin. Ekde tiam lia nomo estis forstrekita el ĉiuj enciklopedioj, la verkoj estis bruligitaj. Nur dum la lastaj jaroj de perestrojko ekaperis apartaj verkoj de l'verkisto.

Liajn rakontojn esperantigis Olga Kerzjuk: