Olga Kerzjuk

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Olga Kerzjuk

Olga KERZJUK (21-an de decembro 1957, Ivano-Frankivsko) - esperantiĝis en 1973 en urbo Ĥmelnicko, disĉiplo de Andreo Rogov, fakulo pri la ukraina lingvo kaj ukraina literaturo, diplomo de la (Kijiva Universitato), esploris ukrainajn-latvajn kulturajn rilatojn. Nun - kuratoro de ukraina, belarusa kaj Esperanta sekcioj en la Brita Biblioteko.

Esperantigis verkojn de ukrainaj verkistoj: Emma Andijevska, Hryhir Tjutjunnyk, Ihor Kalinec, Mikola Ĥvilovij kaj verkojn de rusa verkisto Varlam Ŝalamov.

Dum la 29-aj Internaciaj Floraj Ludoj en 1989 ŝi gajnis premion Amaranto kaj Clelia Conterno por ŝia verko "Plena boato da aromaj pomoj" en kategorio "Recenzo" kaj Premion Honoraj Mencioj je Amaranto kaj Clelia Conterno por ŝia verko "Ĉe la rando de Europo"; premiitaj verkoj aperis en Literatura Foiro (1989, 121).