Mikrohiledoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Defenda sinteno de Dyscophus antongilii el Madagaskaro.
Kaloula picta (KU 330616) from the forest edge just above Barangay Magrafil - ZooKeys-266-001-g035.jpg
Kaloula picta
Arealo de Microhylidae

Mikrohiledoj aŭ laŭ la latina scienca nomo Microhylidae, ofte konataj kiel mallarĝbuŝaj ranoj, estas geografie tre disvastigita familio de ranoj. La 584 specioj estas en 61 genroj kaj 11 subfamilioj,[1] kio estas la plej granda nombro de genroj de ajna ranfamilio.[2]

Evolucio[redakti | redakti fonton]

Studo per molekula filogenetiko fare de van der Meijden, et. al (2007) ĉirkaŭkalkulis ke la dekomenca interna diverĝo de la familio de Mikrohiledoj okazis antaŭ ĉirkaŭ 66 milionoj da jaroj, aŭ tuj post la Kretacea-terciara evento.[3] Plej ĵusa komuna praulo de Mikrohiledoj kaj de ties pli proksimaj parencoj ranoidaj estas ĉirkaŭkalkulita kiel vivinta antaŭ 116 milionoj da jaroj en Gondvano.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kiel sugestas ties nomo, la Mikrohiledoj estas ĉefe malgrandaj ranoj. Multaj specioj estas sub 1.5 cm laŭlonge, kvankam kelkaj specioj estas tiom grandaj kiom ĝis 9 cm.[4] Ili povas esti arboremaj aŭ suteremaj, kaj kelkaj eĉ loĝas proksime de akvo. La grundoloĝantaj estas ofte trovataj sub folirubo en arbaroj, foje kuraĝe ekstere nokte por ĉasadi. La du ĉefaj formoj de Mikrohiledoj estas de larĝaj korpoj kaj mallarĝaj buŝoj kaj normalgrandaj ranproporcioj. Tiuj kun mallarĝaj buŝoj ĝenerale manĝas termitojn kaj formikojn, kaj la aliaj havas dietojn tipajn de plej ranoj. Kutimaro de ovodemetado estas tre variaj.

Teritorioj[redakti | redakti fonton]

Ranoj de la familio de Mikrohiledoj loĝas tra la tropikaj kaj varmaj moderklimataj regionoj de Nordameriko, Sudameriko, Afriko, orienta Hindio, Srilanko, Sudorienta Azio, Nov-Gvineo, kaj Aŭstralio. Kvankam plej troviĝas en tropikaj aŭ ĉetropikaj regionoj, kelkaj malmultaj specioj povas troviĝi en aridaj aŭ netropikaj areoj. Ili estas la majoritato de ranospecioj en Nov-Gvineo kaj Madagaskaro.

Taksonoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Microhylidae. Alirita 30 April 2016.
  2. (2011) “Class Amphibia Gray, 1825. In: Zhang, Z.-Q. (Ed.) Animal biodiversity: An outline of higher-level classification and survey of taxonomic richness”, Zootaxa 3148, p. 39–55. 
  3. 3,0 3,1 van der Meijden, A., M. Vences, S. Hoegg, R. Boistel, A. Channing, and A. Meyer. 2007. Nuclear gene phylogeny of narrow-mouthed toads (family: Microhylidae) and a discussion of competing hypotheses concerning their biogeographical origins. Mol. Phylogenet. Evol. 44:1017–1030.
  4. Zweifel, Robert G.. (1998) Cogger, H.G.: Encyclopedia of Reptiles and Amphibians. San Diego: Academic Press, p. 102–103. ISBN 0-12-178560-2.