Mimie Mathy
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e3/Mimie_Mathy_Cannes.jpg/220px-Mimie_Mathy_Cannes.jpg)
Mimie MATHY, naskiĝnome Michèle Mathy (naskiĝis la 8-an de julio 1957 en Lyon), estas franca humuristino kaj aktorino. Ŝi interalie estas konata pro sia rolo en televida serio Joséphine, ange gardien. Ŝi suferas akondroplazion, kio klarigas ŝian alton de 1.32 m.
Biografio
En 1979, ŝi eniris en l'Atelier de Nice, ateliero por studado kreita de Michel Fugain[1].
En la 1980-aj jaroj ŝi partoprenis en le Petit Théâtre de Bouvard kie ŝi interalie renkontis Michèle Bernier kaj Isabelle de Botton kun kiuj ŝi kreis komikan inan triopon Les Filles. Ili ludis en kafej-teatroj, en radio, kaj kreis spektaklojn: Existe en trois tailles en 1988, Le Gros N'avion en 1991. La triopo de "Les Filles" daŭris sep jarojn, ĝis junio 1991.
En 1994, Mimie estis sola sur scenejo por Mimie au Splendid, spektaklo verkita kun Pierre Palmade. En 2002, J'adore papoter avec vous, spektaklo verkita kun Muriel Robin, renkontis grandan sukceson.
En 1997, ŝi ekludis en la serio Joséphine, ange gardien por TF1. kvindekkelk epizodoj estis filmitaj, kaj la serio pludaŭras.
Ŝi edziniĝis en 2005 kun ĉef-kuiristo kaj restoraciisto Benoist Gérard, kiun ŝi renkontis dum prezento de ŝia spektaklo en Saint-Brieuc (Côtes-d'Armor), invitante lin sur scenejon, kiel ŝi kutime faris, hazarde elektante iun el la publiko.
Krom sia ĉiujara partopreno en Les Enfoirés depost 1995, ŝi partoprenis la turneon Night of the Proms fine de 2005 kaj ŝi estas patrono de asocio « Docteur Clown » depost deko da jaroj.
Laŭ Le Journal du dimanche de la 10-a de aŭgusto 2009[2], Mimie Mathy estis la 6-a persono, kaj 1-a virino preferata de francoj.
En 2010, ŝi faris komercan reklamon por lesivo "Décolor Stop"[3] dissendatan en ĉiuj ĉenoj.
Kariero
Spektakloj
- 1988-1990: Existe en trois tailles, kun Les Filles (Michèle Bernier kaj Isabelle de Botton)
- 1991: Le Gros N'avion de Michèle Bernier, Isabelle de Botton, Mimie Mathy (Les Filles), reĝisoris Éric Civanyan, (Théâtre de la Michodière)
- 1994-1996: Mimie au Splendid
- 2002: J'adore papoter avec vous, reĝisoris Roger Louret, tekstoj de Muriel Robin kaj Mimie Mathy
Televidaj elsendoj
Telefilmoj
- 1984: La Jeune Femme en vert: Servantino
- 1994: Une nounou pas comme les autres (kaj scenaristo): Julie Toronto, kun Thierry Heckendorn, Micheline Dax
- 1995: Une nana pas comme les autres (kaj scenaristo): Julie Torento, kun Thierry Heckendorn, Micheline Dax
- 1998: Changement de cap: Marilyn, kun Claude Gensac, Denis Braccini
- 1998: Famille de coeur: Nadine Lefort
- 2000: Marie et Tom (kaj dialogisto): Marie Bertin
- 2004: À trois c'est mieux: Juju, kun Michèle Bernier, Isabelle de Botton
- 2005: La Bonne Copine: Juliette, kun Robin Renucci, Elise Tielrooy, Thierry Neuvic
- 2010: Trois filles en cavale: Juju, kun Michèle Bernier, Isabelle de Botton
Televida serio
- Ekde 1997: Joséphine, ange gardien
- 18 (6- 3): La plus haute marche
Kino
- 2000: Que faisaient les femmes pendant que l'homme marchait sur la lune?: Elisa Kessler
Diskaro
- 2006: La vie m'a raconté, produktita de Patrick Fiori kaj lia teamo > arĝenta disko, 60000 venditaj ekzempleroj.
Bibliografio
- 2007: Aller simple pour le bonheur, Mimie Mathy kaj Benoist Gerard, Eld. Plon, 2007
- 2009: Mimie, raconte-moi : Les vacances africaines de Zouzou et Aï, Mimie Mathy, Eld. Plon, 2009
- 2010: Le Noël magique de Pierrot et Marguerite, Mimie Mathy, Eld. Plon, 2010
Notoj kaj referencoj
- ↑ Biografio de Mimie Mathy en ŝia oficiala retejo.
- ↑ le JDD
- ↑ Reklamo por Décolor Stop®
Eksteraj ligiloj