Minejo Zollern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minejo Zollern
minejo
Lando Germanio vd
Situo Lütgendortmund
Konstrustilo(j) Secesio vd
Koordinatoj 51° 31′ 4″ N, 7° 20′ 5″ O (mapo)51.51787.33465Koordinatoj: 51° 31′ 4″ N, 7° 20′ 5″ O (mapo)
Minejo Zollern (Germanio)
Minejo Zollern (Germanio)
DEC
Minejo Zollern
Minejo Zollern
Situo de Minejo Zollern
Map
Minejo Zollern
Parto de Westfälisches Industriemuseum vd
Retpaĝo https://zeche-zollern.lwl.org
vdr
Lifto de Minejo Zollern en Dortmund
Selektobendo
Ŝutinstalaĵo por vagonetoj

Minejo Zollern estas malfunkciigita karbo-minejo en la nordokcidento de la urbo Dortmund en la Ruhr-Regiono (Germanujo). Ĝi konsistas el du ŝaktoj, kiuj kunligiĝis subtere: ŝaktinstalaĵo 1/3 (do la ŝaktoj 1 kaj 3) kaj la ŝaktinstalaĵo 2/4.

Minejo Zollern 2/4 estas hodiaŭ unu el ok muzeostarejoj de la malcentre situanta LWL-Industriemuseum, kiu samtempe ĉi tie tenas sian sidejon. La mininstalaĵo estas stacio de la Itinero de la Industrikulturo en la Ruhr-Regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Zollern 2/4 ekestis inter 1898 kaj 1904 kiel modela minejo de la minekspluata firmao Gelsenkirchener Bergwerks-AG (GBAG). Arĥitekturo kaj teĥniko de la minejo devis esprimi ekonomian potencon kaj modernecon. En 1899 oni trafis je profundo de 139 metroj ĉe ŝakto 2 sur la karbokuŝejo Präsident. En la unua fazo la ŝakto estis enprofundigata ĝis la 3-a fundo (subtera minetaĝo) en profundo da 282 metroj. En la jaroj 1921 kaj 1942 oni pliprofundigis la ŝakton ĝis 490 metroj. Ŝakto 4 estis fosata en la jaro 1900 ĝis la tria fundo kaj utilis kiel aerumŝakto. Sekvis transfosado al la ŝaktoj Zollern 1 kaj 3. Ĝis la Unua Mondmilito oni ĉefe elŝaktigis la karbon de la 3-a fundo; poste la elkarbigo transiris al la 4-a fundo (366 metroj profunda). Malgraŭ la moderneco de la instalaĵo montriĝis neperfektaĵoj je la surteraj instalaĵoj. En la mallonga ŝaktohalo ne eblis vagonorondiro, la karbolavaj kaj -pliriĉigaj instalaĵoj estis malperfektaj. En 1908 oni enkondukis subtere la karbotransporton per lokomotivo. La detruo de la mininstalaĵoj dum la Dua Mondmilito sur ŝakto 2/4 estis relative malmultaj.

Jam fine de la 1920-aj jaroj ekzistis planoj je la tiama posedanto, la ŝtalprodukta firmao Vereinigte Stahlwerke AG, kunigi la ekspluaton de la ŝaktinstalaĵoj Zollern 1/3, Zollern 2/4, Germania 1/4 kaj Germania 2/3. Per la direktado de la ekspluato sur la 6-an fundon oni volis starigi centran ekspluatejon. Tamen nur decembron de 1939 komenciĝis la konstrulaboroj sur la tereno de Germania 2/3; la provizoran finprofundecon de 649,5 metroj oni atingis la 17-an de marto 1942. La originan planon, instali kuvotransporton, oni rezignis pro la militkaŭzita mankoekonomio kaj planis korbotransporton. Por la alligo de la minkonstruoj al la centra transportŝakto oni devis instali subterajn provizorajn stokejojn kaj interetaĝajn ŝaktojn, kiuj interligis la fundojn. Ekde 1958 komencis la ekspluato ekde la 7-a fundo de -683 m NN.

Ĝis 1945 en la minejo homoj el la okupitaj teritorioj estis devigataj sklave labori en la minejo.[1]

En la jaro 1951 oni novkonstruis la lampejon de Zollern 2/4 kaj duŝejon ĉe la vestoŝanĝejo. La ekspluato de karbo ĉesis en 1955. Fine de la 1950-aj jaroj oni paŝo post paŝo malkonstruis instalaĵojn (kablotramo, ŝtonrompejo, ŝaktodomoj) aŭ disponigis ilin jam nur kiel rezervaj instalaĵoj ekz. por la premaero-provizado.

En la jaro 1965 la ligominejo Germania/Zollern devis redukti la ekspluaton; la estraro de la firmao Dortmunder Bergbau AG decidis, malfunkciigi la ŝaktinstalaĵojn Zollern 2/4 kaj transloki la ministojn sur la aliajn partminejojn. La ŝaktoj Zollern 2 kaj 4 estis fermplenigataj en 1967 kaj 1966. La surteraj instalaĵoj restis ĝis la transpreno fare de RAG ĉe GBAG. La ĉefa ŝaktinstalaĵo Germania jam en 1971 estis malfunkciata. Kaŭzo de la malfunkciigo estis la malfavoraj cirkonstacoj de la karbokuŝejoj, kiuj kontraŭstaris al meĥanikigo de la elminigo. Krome la trovitaj karboprovizoj estis malgrandaj, kio estus bezoninta altan elspezon por la trovo de pluaj provizoj.

En la jaro 1904 oni starigis koaksigejon sur la tereno de Minejo Zollern 2/4, kiu tamen funkciis nur ĝis 1918.

Minejaj konstruaĵoj kaj instalaĵoj[redakti | redakti fonton]

Zollern apartenas al la arĥitekture plej rimarkindaj minejoj la Ruhr-Regiono. Malantaŭ la minejoportalo etendiĝas granda arbohava placo. La antaŭa parto de la surteraj domoj memorigas pri triala kastelokonstruaĵo laŭ stilo de historiismo de la transiro de la 19-a al la 20-a jarcento. La arĥitekturo orientiĝas je la idealo de la nordgermana brikogotiko, la ruĝa brikomasonaĵon maldensigas formŝtonoj, ornambendoj kaj helaj stukaĵoj. Tiujn ĉi domojn planis arĥitekto Paul Knobbe (1867–1956), kiu tiutempe planis grandparton de ĉiuj novkonstruaĵoj de GBAG. Elspeze formita estas ankaŭ la interno de la salajrohalo, kiu post longa tempo de celfremda uzo nur antaŭ malmultaj jaroj – kiel ĉiuj domoj – estis zorgeme riparata.

Fakte la minejensemblo entute estis restanta sen pli gravaj ŝanĝoj. Nur kelkaj, eluzitaj aŭ ne plu bezonataj partoj de la ensemblo estis malkonstruitaj, transformita en metalrubon aŭ anstataŭitaj. Inter ili ankaŭ la originaj minliftoj, kiujn oni tamen en la jaroj de 1986 ĝis 1988 anstataŭis per du egalkonstruitaj liftoj de aliaj minejoj. Ekzemple la lifto staranta hodiaŭ sur ŝakto Zollern 2 devenas de Minejo Wilhelmine Victoria en Gelsenkirchen, tiu sur ŝakto Zollern 4 de Friedrich der Große en Herne.

Fine de lar 1960-aj jaroj, kiam post malfunkciigo estis antaŭtimenda plena malkonstruo de la ensemblo, finfine la plej mirinda domo de la tuta ensemblo vekis la atenton de la frua industrimonumenta flego: la maŝinhalo.

La maŝinhalo[redakti | redakti fonton]

Enirejo al la maŝinhalo
Secesistila vitralo de interne

La centra maŝinhalo de la minejo siatempe ne plu estis konstruata en masiva konstrumaniero (kiel komence Knobbe estis planinta tion), sed espere pli rapidan finkonstruadon kiel fertrabofaka konstruaĵo kun brikplenigaĵo. Modelo estis la ekspoziciohalo de Gutehoffnungshütte dum la Rejnlanda-Vestfala Industri- kaj Metiekspozicio je Duseldorfo 1902, en kiu ankaŭ la elektra liftmaŝino por Ŝakto 2 estis ekspoziciata, antaŭ ol ĝi definitive estis muntata en Bövinghausen. Same kiel je la halo en Duseldorfo la Berlina arĥitekto Bruno Möhring (1863–1929) ornamigis la halon per detaloj laŭ secesiaj formoj, kiel supro povis validi la ĉefa enirejo kun vitraloj kaj ondokurba antaŭtegmento (simile al tiuj de la stacioj de la metroaj stacioj en Parizo). La antaŭtegmento verŝajne jam en la 1930-aj jaroj estis malkonstruata post difekto, sed aliaj detaloj ankoraŭ hodiaŭ admirokaptas la rigardantojn.

Kvankam la secesia stilo por industridomo entute estis pli nekutima, ekzistis resp. ekzistas tamen kelkaj ekzempleroj por ĝia uzo lige kun konstruaĵoj de la elektro, ekz. la akvocentralo en Heimbach en la Eifel-Montaro, aŭ modernaj ferkonstruaĵoj, ekz. ĉe la Berlina metroo. La maŝinhalo plenumas ambaŭ kriteriojn: Ĝi estis tiam moderna ferkonstruaĵo kaj ĝi loĝigis progreseman elektroteĥnikon, kiam oni sur aliaj minejoj ankoraŭ laboris sen elektro.

Ekde 2009 la maŝinhalo estas amplekse sanigata. Post ventegodifekto novembron de 2010 ĉe la tegmento de la maŝinhalo findato de la riparlaboroj ne jam estas konata[2]

La teĥniko[redakti | redakti fonton]

Krom la arĥitektura valoro de la ensemblo ankaŭ la teĥnika ekipaĵo estas elstarigenda. En la maŝinhalo la plej gravaj teĥnikaj instrumentegoj kiel transportliftoj, aerpumpiloj kaj transformiloj konserviĝis plejparte en origina stato. Teĥnikhistorie gravas, ke sur Minejo Zollern unuafoje ĉiuj esencaj maŝinoj, do ankaŭ la liftmaŝino, funkciis per elektro. Origine propraj generatoroj, kiuj ne plu ekzistas, produktis la elektron.

Je la poziciigo de la teĥnikaj instalaĵoj oni ankaŭ celis belan reprezentecon. Evidentaj ekzemploj estas la pompa marmora ŝaltotabulo kun multeco da originalaj instrumentoj aŭ la granda secesistila horloĝo en la maŝinhalo.

Kolonio Landwehr[redakti | redakti fonton]

Oficista loĝdomo en Kolonio Landwehr

Tuj antaŭ la minejo estis konstruata ĝis 1904 – ankaŭ planita de Paul Knobbe – la Kolonio Landwehr. Ĝi konsistas el direktorvilao, ok minteĥnikistaj kaj 23 laboristaj domoj. La domoj estas konceptitaj – kiel la antaŭa parto de la mineja ensemblo – laŭ la stilo de la historiismo kaj substrekas la ensemblan karakteron de la tuteco. Same kiel la minejo ĝi estas ero de la monumentolisto de la urbo Dortmund.[3]

La muzeo[redakti | redakti fonton]

Enirejo de la industrimuzeo Minejo Zollern

La maŝinhalo ne estis – kiel origine planite – malkonstruata en 1969, sed kiel unua instrustidomo en Germanujo metata sub monumentprotekton, kaj komence ĝin prizorgis la Germana Minejo-Muzeo en Bochum. En 1981 la Regiona ligo Vestfalio-Lipo enigis la minejon en la malcentran Vestfalan Industrimuzeon. Iom post iom oni riparis la ĉirkaŭajn domojn kaj faris ilin alireblaj por la publiko. Krom la imponaj konstruaĵoj ankaŭ la eksteraj instalaĵoj estas partoj de la muzeo. La karbotransŝarĝa stacio, la iama mineja stacidomo kaj surirebla liftoturo apartenas al la allogaĵoj. La interno de la maŝinhalo estas vizitebla ekde aŭtuno de 2012 post ampleksaj sanigoj.

En 1999 malfermiĝis la la konstanta ekspozicio Musterzeche [modela minejo]. Tiu ĉi klare klarigas la socian kaj kulturan historion de la Ruhr-Region kaj por plenkreskuloj kaj ankaŭ por infanoj. Ĝi temigas la eduksistemon de la minado ĉe la Ruhr, la disvolvon de la fabrika higien- kaj sansistemo same kiel la klopodojn por redukti la laborakcidentojn.

Aparte por infanoj ekzistas „muzeopedagogia travivejo“ kaj infanludejo, krome okazas infanĉiĉeronadoj sur la muzea tereno. La ĉambroj de la muzeo pli kaj pli estas luataj por uzi ilin kiel okazigejo. Interalie la maŝinhalo estis jam prezentejo de la Klavierfestival Ruhr. La akceptejo de la administrodomo kun sia ornamriĉa ŝtuparejo ofte estas uzata por geedziĝosolenaĵoj. Sur la muzeotereno ankaŭ estas gastejo.

Okazigoj[redakti | redakti fonton]

Ekde multaj jaroj Minejo Zollern estas okazigejo por produktaĵoj el la regiono. La libera teatro Fletch Bizzel ekzemple aranĝas ĉi tie sian ĉiujaran "Geierabend" (ne unuvorte tradukebla vortludo), primokaĵo de la samtempe okazantaj pompokunsidoj dum la karnavalo en Rejnlando.

Ĉeteraĵoj[redakti | redakti fonton]

La 6-an de novembro 1987 en Germanujo aperis kadre de la poŝtmarkoserio "Sehenswürdigkeiten" (vidindaĵoj) postmarko kun motivo de la minejo: Oni vidas parton de la enirejo al la maŝinhalo. La poŝtmarko havis valoron da 80 pfenigoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hubertus Kaffanke, Alfred Franke: Zollern-Germania. Die Entwicklung von vier Zechen im Dortmunder Westen zur Zentralschachtanlage 1850–1971. (= Landschaftsverband Westfalen Lippe, Westfälisches Industriemuseum, Schriften Band 32.) Klartext Verlag, Essen 1999, ISBN 3-88474-809-2.
  • Eberhard G. Neumann: Zeche Zollern 2/4 Dortmund. (= Große Baudenkmäler, Heft 299.) Deutscher Kunstverlag, München, Berlin ...
  • Katrin Holthaus: Architekturführer Zeche Zollern 2/4. Klartext Verlag, Essen 2004.
  • Olge Dommer, Dagmar Kift: Keine Herrenjahre. Jugend im Ruhrbergbau 1898–1961. Das Beispiel Zeche Zollern II/IV. Essen 1998.
  • Frank Günther et al.: Ein Schloß der Arbeit. Vorläufiger Führer über die Zeche Zollern II/IV. Westfälisches Industriemuseum, Dortmund 1996, 2-a eldono 1997.
  • Dagmar Kift: Musterzeche Zollern II/IV. Museum für Sozial- und Kulturgeschichte des Ruhrbergbaus. Museumsführer. Essen 1999.
  • Wilhelm und Gertrude Hermann: Die alten Zechen an der Ruhr. En: Dila e Blauen Bücher. 6-a eldono de la 5-a, pliampleksigita per ekskurso post p. 216 kaj aktualigita en energipolitikaj partoj 2008 . Verlag Langewiesche, Königstein im Taunus 2008, ISBN 978-3-7845-6994-9, precipe pj. 111-121.

Koordinatoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ekspozicio pri la sklavolaboro en Minejo Zollern je Dortmund. Arkivita el la originalo je 2015-12-04. Alirita 2016-06-16.
  2. Industrimuzeo Minejo Zollern: Temaj ĉiĉeronadoj en la maŝinhalo. Arkivita el la originalo je 2016-02-11. Alirita 2016-06-21.
  3. Monumentolisto de la urbo Dortmund. En: dortmund.de – Das Dortmunder Stadtportal. Denkmalbehörde der Stadt Dortmund