Minejo en Chrustenice

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Minejo en Chrustenice (legu Minejo en Ĥrustenice) situas 0,5 km nordoriente de Loděnice u Berouna, 8 km nordoriente de urbo Beroun.

Chrustenice-a fererca minejo apartenis al la plej grandaj kaj al la plej signifaj minejoj de mezbohemia Barrandiena regiono. Per siaj 84 subteraj etaĝoj ĝi atingis profundecon 426 m kaj dum la tempo de sia ekzistado ĝi produktis preskaŭ 8 milionojn da tunoj de erco.

Ferercon, kies trovejon ĉi tie malkovris en la jaro 1850 Jan Váňa, fondinto de Praga ferindustria kompanio, komencis la minejo mini jam en 1861. Dank’ al sia situo la trovejo ne estis malfermita per klasika ŝakto, sed per inĝenia sistemo de klinitaj koridoroj kun 36 tren- kaj deglit-kavoj, anstataŭiganta la tutan vertikalan transporton tra ĉiuj 84 etaĝoj, sinsekve ĝis profundeco 426 m. La minejo en Chrustenice apartenis siatempe al la plej signifaj kaj la plej modernaj minejoj de Praga ferindustria kompanio. Ĉi tie estis ankaŭ provataj novaj minprocedoj kaj tekniko.

Post ŝanĝo de ekonomiaj rilatoj en ferindustrio kaj kiam alproksimiĝis elĉerpiĝo de la trovejo, la minejo estis en la jaro 1965 definitive fermita kaj lasita al iompostioma superakvigado. Hodiaŭ ĝi estas inundita ĝis nivelo de la 8-a etaĝo.

Sed favoruloj de historia minado ekzorgis, por ke la minejo ne pereu tute. Ili sekurigis flegadon almenaŭ de parto de la subteraj spacoj savinte multon el maŝinoj kaj teknika ekipaĵaro kaj ili fondis subteran historian muzeon kaj kompletigan ekspozicion sur la supraĵo.

Por publiko alirebla kaj perelektre lumigita rondo mezuras proksimume 1 km, kiu kondukas tra koridoroj de la 8-a kaj la 7-a etaĝoj. Krom subtera maŝinejo estas instalitaj en ĝi pluaj trafikkapablaj maŝinoj kaj minejekipaĵoj, 350 m vizitantoj veturos ankaŭ per minejtrajneto.

La subterejo de la minejo estas laŭbezone alirebla por ekzerco de skafandristoj, policistoj kaj fajroestingistoj (dum la plej longa mergiĝo atingis 400 m kaj profundecon 67 m, la plej profunda mergiĝo estis 120 m). En la minejo estis ankaŭ filmita multe da scenoj al vico da filmoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.