Mirabal-fratinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Mirabal-fratinoj estis Patria (naskiĝis la 27-an de februaro 1924), Minerva (12-an de marto 1926) kaj Maria Teresa (15-an de oktobro 1935) Mirabal. Ili estis dominikaj reĝim-kontraŭantoj, kiuj estis murditaj la 25-an de novembro 1960 de la diktatora reĝimo de Rafael Trujillo. La „Hermanas Mirabal“ (Fratinoj Mirabal) iĝis en la Dominika Respubliko simboloj pri la kontraŭstaro al la diktaturo.

Vivo kaj la murdo[redakti | redakti fonton]

La fratinoj devenis el ĉirkaŭo de Santiago de los Caballeros, estimata etburĝa familio. Ili apogis kun ŝiaj edzoj la grupon Agrupación política 14 de junio (Movado de la 14-a de junio), kiu planis senpotencigon de diktatoro Rafael Trujillo. Ene de la grupo, la fratinoj estis konataj kiel Las Mariposas (La papilioj).

Post fiasko de la ribelo, kelkaj membroj de la familio estis arestitaj; sed ili estis forlasitaj pro premo de la Usono kaj la OAŜ (Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj) – kune kun aliaj arestitoj. Post kiam Patria, Minerva kaj Maria Teresa la 25-an de novembro 1960 vizitis siajn edzojn sidantajn ankoraŭ en prizono en Puerto Plata, ili estis dum lia hejmenveturo – je ordeno de Trujillo – atakitaj en la montoj kaj sufokitaj kune kun iliaj stiristoj. Por kaŝi la murdojn, oni kreis aŭtomobilan akcidenton, sed la krimo estis senvualigita.

Efiko[redakti | redakti fonton]

Pro la murdo de la reĝim-kritikistoj, Trujillo perdis simpation hejme en la lando kaj eksterlande en Usono kaj suda Ameriko.

La 25-an de novembro 1981, dum renkontiĝo de latin-amerikaj kaj karibaj feministoj, tiu dato estis deklarita kiel memortago pri la viktimoj de la perforto kontraŭ virinoj.

La 25-an de novembro 1999, tiu dato estis deklarita fare de la Unuiĝintaj nacioj al Internacia tago por ĉesigo de la perforto kontraŭ la virinoj.

La provinco Salcedo, estis oficiale alinomita la 21-an de novembro 2007 al Hermanas Mirabal.

En tiu domo en Salcedo vivis la fratinoj dum ŝiaj dek lastaj monatoj. Hodiaŭ ĝi estas muzeo.

La „Museo Hermanas Mirabal“ troviĝas sur la lasta loĝloko de la fratinoj, kvin kilometrojn oriente de Salcedo en Conuco kaj gvidis ĝin Dedé Mirabal (1925-2014), la sola travivinto el la kvar fratinoj. Ŝiaj fratinoj estas entombigitaj en posta parto de la muzea areo.

Literaturo kaj filmo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]