Santiago de los Caballeros
El Vikipedio
Santiago de los Caballeros, esperante Kavaliroj de Sankta Jakobo estas metropolo kaj universitata urbo en Domingo, kie estas la dua plej granda urbo de la lando kaj ĉefurbo de provinco Santiago.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Loĝantaro: 555.904 (en 2005)
- Supermara alteco: 178 m
- Areo: 75 km2
- Telefonkodo:
- Poŝtkodo:
- Horzono: UTC - 4
- 19°27′00″S 70°42′00″U / 19.45°S, 70.7°UKoordinatoj: 19°27′00″S 70°42′00″U / 19.45°S, 70.7°U
Geografio [redakti]
Santiago de los Caballeros situas en valo, en norda parto de la lando.
Historio [redakti]
Santiago de los Caballeros fondiĝis en 1495 laŭ tiama nomo "Jacagua". Baldaŭe ĝi dufoje ruiniĝis pro tertremo. En 1844 estis grava strategia urbo dum milito por sendependeco.
Klimato [redakti]
Santiago de los Caballeros havas tropikan klimaton. Uraganoj ofte minacas la urbon. En julio kaj en aŭgusto estas la plej varmaj temperaturoj. En ĉiuj monatoj pluvas.
Vidindaĵoj [redakti]
- monumento pri herooj de 2005
- katedralo de 1895
- ponto Patiño
- muzeoj pri etnografio, tabako, bataloj kaj pri kulturhistorio
Trafiko [redakti]
Santiago de los Caballeros havas flughavenon kaj aŭtovojon. En la urbo estas nur privataj aŭtobusoj.