Mirror, Mirror

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mirror Mirror (filmo, 2012).
Mirror, Mirror
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo Mirror, Mirror
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 6 okt. 1967
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Marc Daniels • Gene Roddenberry • Jeffrey Jacob Abrams
Scenaro Jerome Bixby
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto Spegula Universo • Spegula Universo • Spegula Universo
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • George Takei • Nichelle Nichols • Walter Koenig • Bill Blackburn
IMDb
vdr

"Mirror, Mirror" estas la kvara epizodo de la dua sezono de Star Trek: The Original Series. Verkita de Jerome Bixby kaj reĝisorita fare de Marc Daniels, ĝi estis unue elsendita la 6-an de oktobro 1967.

La epizodo baziĝas en mallonga rakonto "One Way Street" verkita en 1953 fare de sciencfikcia aŭtoro Jerome Bixby kaj publikigita en la revuo Amazing Stories. La epizodo estis nomumita por la premio Hugo Award je 1968 en la kategorio "Plej bona Drama Prezentaĵo".

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La epizodo implikas misfunkciadon de transportilo, kiu interŝanĝas Kapitanon Kirkon kaj liajn kunulojn kun siaj malvirtaj kontraŭuloj de paralela universo. En ĉi tiu "spegula universo", la "Entreprise" estas kosmoŝipo de la Terra Imperio, konkeranta kaj murdanta organizo kies oficiroj estas murditaj kiel puno kaj kiel maniero de promocio.

Post malsukcesi persvadi la Konsilon de planedo Hakan permesi al la Unuiĝinta Federacio de Planedoj akiri dilitiumon sur sia planedo, Kapitano James T. Kirk, kune kun ĉefkuracisto Leonard McCoy, ĉefenĝeniero Montgomery Scott kaj komunika oficiro Uhura, provas transiri al la USS Enterprise (NCC-1701) dum io ŝtormo, kaj troviĝas sur iu "ISS Enterprise", kiu draste ŝanĝis. Unua Oficiala Spock nun havas barbon, uniformoj estas pli malsamaj, dagoj estas uzatja de oficiroj, kaj la Federacio fariĝis "Imperio". Post demandado pri la sukceso la misio, Spock ordigas faserojn kontraŭ la Halkanoj pro ilia rifuzo por kunlabori, kaj uzas "agonigilon" por puni transportan oficiron Kyle (John Winston) pro eraro.

Kirk ordonas ke la surplanetita teamo iru al malsanulejo, tiel ke ili povas pripensi private. Li deduktas, ke la ŝtormo eble malfermis baron inter paralelaj universoj, kaŭzante la ŝanĝon. Ili decidas personigi siajn sampartojn ĝis ili povas trovi vojon hejmen. Uhura certigas, ke stelfloto ordonis la detruon de la Halkanoj krom se la postuloj de dilitiumo de la Imperio estas plenigotaj. Kirk ordonas dekhoran malfruon, kiun Spock raportas al stelfloto. Kirk preskaŭ estas murdita fare de Chekov kaj liaj ponardistoj, unu el kiuj perfidas Chekov'on kaj savas la vivon de Kirk.

Dume, sur la USS Enterprise, Spock lokigas la speguluniversajn homojn en konfinado, sed ankoraŭ ne sciis kiel sendi ilin hejmen en la ISS-Enterprise, Scott kaj McCoy sekrete komencas labori pri la motoroj kaj transportiloj.

La komputilo konfirmas la hipotezon de Kirk kaj provizas proceduron por reprodukti la transportan akcidenton kaj redoni ilin al sia hejma universo. Kirk ankaŭ lernas, ke en ĉi tiu universo, li ekkomandis la ISS-Enterprise per murdado de Kapitano Christopher Pike, kaj poste faris multajn kruelaĵojn. Spock avertas al Kirk, ke malgraŭ ilia amika rilato li ne povas subteni la stangan konduton de Kirk. Kirk defias la averton, liberigas Chekov'on, kaj revenas al sia kazerno. Tie li trovas virinan oficiron, Marlena (BarBara Luna), la "virinon de la kapitano"; ŝi supozas, ke lia nekutima konduto estas parto de komploto, kaj ilia rilato lastatempe malvarmiĝis. Spock interrompas por informi Kirkon ke li estis ordonita mortigi lin kaj ekkomandi kosmoŝipon se Kirk ne plenumos sian mision ene de kvar horoj. Marlena sugestas uzi la "kampon de Tantalus", armilon kaŝitan en la kazernoj de Kirk. Ŝi fokusigas la mekanismon pri sinjoro Spock, lamentante sian tujan morton, sed Kirk malpermesas ke ŝi aktivigu ĝin.

En sia propra kazerno, Spock, jam suspektema pri la surplaneĝitoj, pridemandas la komputilon pri la "esploroj" realigita en inĝenierujo, kaj decidas renkonti Kirkon denove. Spock interkonsentas al Kirk en la transporta ĉambro kaj kondukas lin al malsanulejo, kie Scott, McCoy kaj Uhura atendis. Batalo okazas en kiu Spock estas frapita fare de Kirk. McCoy insistas pri trakti Spockon, kaj antaŭ ol ili povas forlasi, Sulu alvenas kun tri sekurecaj gardistoj. Sulu diras al ili, ke li intencas murdi Kirkon kaj fari tion kiel Kirk kaj Spock mortiĝis unu la alian, sed Marlena intervenas de la kazernoj de Kirk, uzante la "kampon de Tantalus" por vaporigi la kunulojn de Sulu. Kirk igas Sulu'on senkonscian, kaj Uhura, Kirk, kaj Scott iras al la transporta ĉambro, lasante ke McCoy kuracas Spockon. Spock subite vekas kaj devigas McCoy malkaŝi tion, kio okazas. Spock helpas ke la uloj reiras sian universon.

Influo[redakti | redakti fonton]

La epizodo estis parodiita multajn fojojn en usona kulturo, ekzemple en epizodo Spookyfish de la televidserio South Park kaj en epizodo de la serio Mystery Science Theater 3000.