Jeffrey Jacob Abrams

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
J. J. Abrams dum februaro 2006 en San-Francisko

Jeffrey Jacob Abrams (ofte mallongigata J. J. Abrams, naskiĝis la 27-an de junio 1966 en Novjorko, Usono) estas usona filma kaj televida produktoro, aŭtoro de filmaj scenaroj, komponisto kaj reĝisoro.

Post la naskiĝo en Novjorko, li frue kun sia familio translokiĝis al Los-Anĝeleso. Poste li retranslokiĝis al la usona oriento kaj vizitis la kolegion Sarah Lawrence en Bronxville, Novjorkio.

Jeffrey Jacob Abrams kunlaboris pri multaj projektoj de kinejaj kaj televidaj filmoj, inter alie Armageddon, kaj estas la kreinto de la tre sukcesaj usonaj televidaj serioj Felicity (1998), Alias (2001) kaj krome esence partoprenis la kreadon de la televida serio Lost ("perdita", 2004). Li reĝisoris la trian kinejan filmon de la serio Mission: Impossible ("misio: neebla"), kiu ekprezentiĝis maje 2006. De tiam li definitive estis internacie renoma. Poste li inter alie reĝisoris la filmon Star Trek (2009), la 11-an kinejan filmon el la samnoma scienc-fikcia serio, kiu prezentiĝas ekde aprilo 2009.

Enhavo

[redakti] Listo de filmoj (elekto)

[redakti] Filmaj scenaroj

  • 1990: Filofax
  • 1991: Regarding Henry
  • 1992: Forever Young
  • 1997: Gone fishin’
  • 1998: Armageddon
  • 1998 ĝis 2002: Felicity
  • 2001: Joyride
  • 2001 ĝis 2006: Alias
  • 2004 ĝis 2010: Lost
  • 2006: Mission: Impossible III
  • ekde 2008: Fringe

[redakti] Filma produktado

  • 2001: Joyride
  • 2008: Cloverfield

[redakti] Reĝisorado

  • 2001 ĝis 2006: Alias
  • ekde 2004: Lost
  • 2006: Mission: Impossible III
  • ekde 2008: Fringe
  • 2009: Star Trek

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  J. J. Abrams en la jen germanlingva, jen anglalingva prifilma datumbazo Internet Movie Database
Ekstera ligilo  TED.COM prelego de J. J. Abrams: "The mystery box" (angle)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj