Misaŭa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Misaŭa en Gubernio Aomori
Situo de Gubernio Aomori en Japanio

Misaŭa (japane 三沢市 [misaŭa-ŝi]) estas urbo en la orienta parto de Gubernio Aomori, Japanio, apud Pacifika Oceano. En 2009 ĝi havis proksimume 42 399 enloĝantojn, kaj kovris areon de 119,97 km². En Misaŭa troviĝas granda usona aerbazo, Aerbazo Misawa, kies proksimume dek mil usonanoj-loĝantoj ne estas kalkulitaj en la loĝantaro de la urbo.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Objekto markanta la deirpunkto de la unua senhalta transpacifika aviado, en la aviadilo Miss Veedol

Misaŭa havas ĝemelurban rilaton kun la urboj Wenatchee kaj East Wenatchee, Vaŝingtonio, Usono.