Mitsubishi Motors

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mitsubishi Motors
aŭtomobilo-faranta firmao • publika kompanio vd
Dum 22-a de aprilo 1970 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Mitsubishi Heavy Industries vd
Sidejo Kvartalo Minato
Lando Japanio
Dungitoj 42 625 (stato: 10-a de novembro 2022)
Agokampo aŭtomobilo • commercial vehicle • sporta-utileca aŭto
ISIN-kodo JP3899800001
Posedata de Renault–Nissan–Mitsubishi Alliance • Nissan • Mitsubishi Corporation vd
filiaj kompanioj Mitsubishi Motors Thailand • Mitsubishi Motors Philippines • Mitsubishi Motors North America • Mitsubishi Motors Australia • Mitsubishi Motors Europe • Renault–Nissan–Mitsubishi Alliance vd
Posedataj kompanioj Urawa Red Diamonds • Soueast • Mitsubishi Mizushima FC • Mitsubishi Motors Brasil vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Mitsubishi Motors (japane 三菱自許工作株式会社, Mitsubishi Jidōsha Kōgyō KK;‏ angle Mitsubishi Motors Corporation, prononcata mɪtsʊˈbiːʃi) estas multnacia korporacio okupiĝanta pri produktado de vehikloj kies ĉefsidejo kaj operacioj situas en la grandurbo de Tokio, Japanio [1]. Ĝi estas filio de la granda kompanio Mitsubishi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laboristoj ĉe Mitsubishi Ŝipkonstruado Co., Ltd, apud unu el la prototipo Mitsubishi Modelo A aŭto (1917)

La historio de la firmao devenas de 1870 kaj la fondo de la transportkompanio Tsukumo Shokai. Mitsubishi Heavy Industries, kiu povas esti spurita reen al tiu firmao, lanĉis ĝian Modelon A en 1917, kiu estis la unua japana aŭto estanta amasproduktita.

Limigoj truditaj fare de la Aliancanoj al la firmao post Dua Mondmilito kaŭzis ĝian disigon en tri malgrandajn firmaojn. En la fruaj 1960-aj jaroj, la japana ekonomio spertis kreskoprocezojn kaj la distribuado de familiaj aŭtoj pliiĝis. La tri malsamaj firmaoj komencis evoluigi malsamajn modelojn, kiuj estis tre sukcesaj. En 1964, la firmaoj estis reunuigitaj por formi Mitsubishi Heavy Industries.

Mitsubishi Motors iĝis sendependa firmao en 1970 kiam la aŭtodividado estis apartigita de la cetero de la firmao. Por disvolvi kaj eniri aliajn merkatojn, ĉefe la usonan merkaton, la kompanio komencis kunlaboron kun la kompanio Chrysler. La kunlaboro daŭris ekde la komenco de la 1970-aj jaroj ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj. Tra la jaroj, la firmao kunlaboris kun granda nombro da aŭtoproduktantoj, inkluzive de Volvo, PSA Group kaj Hyundai. En 2016, Nissan akiris 34% de la akcioj de la firmao.

La firmao estis reorganizita en 2003 kaj nun specialiĝas pri personaŭtoj. En 2011, la unua elektra aŭto de Mitsubishi, la Mitsubishi i-MiEV, estis farita en kunlaboro kun PSA Peugeot Citroën. La aldonebla hibrida aŭto La Mitsubishi Outlander PHEV venis en 2012, kaj 100 000 ekzempleroj estis venditaj en Eŭropo en la periodo oktobro 2013 ĝis decembro 2017.

Aŭtomodeloj[redakti | redakti fonton]

  • Mitsubishi Eclipse Cross (2017-)
  • Mitsubishi i-MiEV (2011-)
  • Mitsubishi ASX (2010-)
  • Mitsubishi Lancer Sports Sedan (2007–)
  • Mitsubishi Carisma (1995–2004)
  • Mitsubishi Colt (1965–)
  • Mitsubishi Delica (1968–)
  • Mitsubishi Eclipse (1989–)
  • Mitsubishi Galant (1969–)
  • Mitsubishi Grandis (2003-2007)
  • Mitsubishi Lancer (1973–)
  • Mitsubishi Lancer Evolution (1992–)
  • Mitsubishi L200 (1987–)
  • Mitsubishi Outlander (2003–)
  • Mitsubishi Pajero (1982–2018)
  • Mitsubishi Space Star (1996–2005)
  • Mitsubishi Starion (1982–1990)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Corporate Profile Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, Mitsubishi Motors website, 19 June 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]