Moësa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Moësa
Moesa2.jpg
Moësa apud Norantola
Longeco 47 km
Alteco de la fonto 2062 m
Meznombra trafluo 671.30 m³/s
Akvokolekta areo 471 km²
Alfluantoj Calancasca, Ri di Fontanalba
Alfluas al Tiĉino
Alteco de la enfluejo 240 m
Rivero en Eŭropo
v  d  r
Information icon.svg

Moësa estas rivero en la kantonoj Grizono kaj Tiĉino. Ĝia longeco de la fonto ĝis alfluo estas 47 km.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Moësa fontas sude de la kulmino de San-Bernardino-Pasejo el la Lago de Moesola sur alteco de 2065 m s.m. sur la teritorio de la komunumo Mesoko ĉe la koordinatoj 46°29′27″N 9°10′15″O  /  46.49083°N, 9.17083°O / 46.49083; 9.17083 (Moësa)Koordinatoj: 46°29′27″N 9°10′15″O  /  46.49083°N, 9.17083°O / 46.49083; 9.17083 (Moësa). Laŭ la rivero nomiĝas la distrikto Moësa, kies teritorio plimalpli kongruas teritorio kun la akvokoleta baseno de Moësa.

Fluvojo[redakti | redakti fonton]

Post la fonto la rivero unue pasas apud la vilaĝeto San Bernardino, tiam fluas tra la baraĵlago Lago de Isolo. La rivero tiam fluas tra la tuta Valo de Mesoko, nome tra la komunumoj Mesoko, Soazza, Lostallo, Verdabbio, Cama, Leggia, Grono, Roveredo kaj San Vittore. En Roveredo de sudo alfluas al Moësa ĝia ĉefa alfluanto Calancasca, kiu fluas tra la valo de Calanca. Post San Vittore la rivero forlasas Kantonon Grizono, trifluas Luminon kaj fine atignas Arbedon.

Alfluo[redakti | redakti fonton]

Sur alteco de 240 m s.m. Moësa en Arbedo-Castione en Kantono Tiĉino alfluas al Tiĉino.

Akvoelektroenergio[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la rivero situas pluraj akvoleketrejoj, precipe sub la baraĵlago de Isola en Mesoko kaj apud Lostallo. La akvoelektrejo de Calancasca AG en Roveredo utiligas la energion de la flanka rivero Calanĉasca de la akvo retenita en la Lago de Molina.

Hidrologiaj datumoj[redakti | redakti fonton]

La akvokoleta areo de la rivero mezuras 471 km². Ĝia averaĝa akvofluo mezurita dum la lastaj cent jaroj apud Lumino estas 671,3 m². 0,41% de la akvokoleta areo estas kovritaj de glaĉeroj. Okulfrapa estas, ke la meza akvofluo laŭ la hidrologia statistiko dum la lastaj jaroj konstante malkreskis. Dum la lastaj 10 jaroj la averaĝa akvofluo estis 485.58 m² kaj dum la lastaj du jaroj eĉ nur 307.91 m². Tiuj ciferoj montras, ke la Valo de Mesoko evidente dum la lastaj jaroj fariĝis pli seka ol antaŭe. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Hidrologiaj datumoj de Moësa en la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Medio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]