Mohamedio
Mohamedio (en araba المحمدية, nome Al-Mohammadiya) estas grandurbo de Maroko, en la regiono de Granda Kasablanko.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Koordinatoj: 33°41′N 07°23′U / 33.683°N, 7.383°UKoordinatoj: 33°41′N 07°23′U / 33.683°N, 7.383°U
- Areo: km²
- Loĝantaro: 206.896 en 2012
- Supermara alteco: 0-17 m
- Horzono: UTC, somere UTC + 1
Geografio [redakti]
Mohamedio situas laŭ Atlantiko inter Rabat kaj Kasablanko. La lasta urbo troviĝas 24 km.
Historio [redakti]
La haveno, kie nun estas Mohamedio, estis originale nomita Fédala ( Araba: فضالة). Tiu nomo venas de la arabaj vortoj Fadl Allah ( Araba: فضل الله) kiu signifas "favoro de dio". Eŭropanoj komencis vizitadi la urbon ekde la 15-a jarcento, tial la urbo uĝis grava centro de komercado. En 1942 la urbo partoprenis en alteriĝo de armeo de Usono.
Ekonomio [redakti]
Ĝi gastigas la ĉefan petrolrafinejon de Maroko, La Samir. Oni trovas same en la ĉirkaŭaĵo de Mohamedio la plej granda termika centralo de Maroko, kiu provizias grandparte al la regiono de la Granda Kasablanko. Ĝi enhavas ankaŭ la ĉefan petrolhavenon de Maroko.
Trafiko [redakti]
Mohamedio havas trairajn fervojon kaj ĉefvojon laŭ la marbordo.
Vidindaĵoj [redakti]
Klimato [redakti]
Mohamedio havas mediteranean klimaton, kie la temperaturo varias averaĝe inter 9-26 °C. Jare pluvas po 283 mm. Inter junio kaj septembro preskaŭ ne pluvas kaj tiam kulminas la temperaturo.
Ĝemelurboj [redakti]
Perpignan, Francio, 2009
Belfort, Francio, 2010
Dreŭ, Francio, 2010
Ghent, Belgio, 1982
Zaŭija, Libio, 2006
Noginsk, Rusio, 2010
Jiangyin, Ĉinio, 2011
Fontoj [redakti]
- Angla Vikipedio