Mohamedo la 6-a (Maroko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La reĝo de Maroko

Mohamedo la 6-a de Maroko, Mohammed ben [el-]Hassan ben Mohammed ben Youssef [el-]Alaoui, (en araba الملك محمد السادس للمغرب) estas la aktuala Reĝo de Maroko, ekde kiam li altroniĝis en julio de 1999 post la morto de sia patro kaj antaŭulo Hasano la 2-a. Li estas la 18a reĝo de la alaŭia dinastio, kiu reĝas en Maroko ekde 1666, kaj laŭ la Konstitucio de Maroko ĝi posedas ankaŭ la postenon de Emiro nome Amir al-Mu'minin (religia estro de la kredantoj). Li (kaj liaj registaroj) klopodis montri sian regadon kiel malferma kaj moderniga, krom la alproksimigo al la Eŭropa Unio. Sed male al tio kio okazas en Eŭropo, la rolo de reĝo en Maroko ankoraŭ multe distas de tio kion moderna demokratio konsideras kaj tiel lia politika povo kaj influo en la ĝeneralaj aferoj ege pezas. La respekto al la homaj rajtoj ne estas tiom kontrolata kiom en Okcidenta Eŭropo, krom estas jarcentaj problemoj ne solvitaj kiaj tiuj de malriĉeco en grandaj areoj ekzemple en Rif, la apartigo kaj duarangigo de la berbera loĝantaro, la sendependeco de Okcidenta Saharo, la subpremado de disidentoj kaj studentoj, la rajtoj de virinoj (ekzemple lia edzino ne estas reĝino), la konflikto de radikalaj islamistoj ktp.

Tre ofte kompare kun la rolo de la reĝoj en Okcidenta Eŭropo oni rimarkigas kaj oni kritikas la troan registan povon de tiu reĝo, kiu povas iniciati religian reformon por fortigi sian povon, krei ekonomian sendependan zonon, kiel ĉe Tanĝero, ne rilatajn al la registaro, krei sian propran politikan partion kiu malekvilibras la politikan sistemon, elekti kelkajn ministrojn ktp. Krome li kreas enorman riĉon (1.757 milionoj de eŭroj en 2008 laŭ la gazeto Forbes) kaj daŭre ege pliigas sian posedaĵaron male al aliaj reĝoj.[1]

Lia frato estas princo Moulay Rachid.

Antaŭe:Reĝo de MarokoPoste:
Hasano la 2-a1999–nun– (nun en ofico)

Notoj

  1. [1]