Monaĥeja bieno Alach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aspekto norda 2013

La Monaĥeja bieno Alach (germane: Klostergut Alach), kies unua mencio estis jam en 1104, estis klostra bieno en Alach (Erfurto Germanujo) kiu apartenis ĝis la sekularigo de 1803 al la Petro-klostro erfurta. La konserviĝinta senjorejo monumentprotektinda estas kaduka malhavante oficialan funkcion.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Aspekto suda
Blazono, 1713
Kapela fenestro ĉe la eosta flanko

Apartenis la bieno laŭ priposedanta dokumento de 1104 al la benediktanoj erfurtaj havinte areon de ĉ. 400 hektaroj. Post 1350 la klostro garantie donis la pliparton de siaj terenoj en Alach parte al la urbo Erfurto parte al la patricia familio von der Sachsen, kiu mem du jarcentojn pli poste vendis la tuton al la urbo Erfurto. Tamen restis ankaŭ tie ĉi al la monaĥoj relative granda tereno kiun prizorgadis la klostrobienuloj.

En 1482 menciitis pli malnova senjorejo kiun anstataŭigis en la kuro de la tempo la nuna konstruaĵo. Temis pri rektangula kaj duetaĝa ejo el muraro el rompitaj ŝtonoj kun groptegmento. Oriente troviĝas kapelo ambaŭ etaĝojn pleniganta kiu lumigatas tra du altaj, gotikaj kaj ogivarkaj fenestroj. Tie okazis diservoj, baptoj, nuptoj kaj pilgrimoj. Po unu fojon por jaro la urbestro kaj la (nova) bienestro invitis la benediktanan abaton kaj ties delegacion je bankedo. Inspektadorajton havis la benediktanoj ĝis la 23.3.1803 ankaŭ pri la surloka Ulrich-kirko tiel ke instaliĝis la pastro de la komunumo Alach nur post konsento fare de la benediktanoj.

Pro ke la konstruaĵaro ege damaĝitis en 1664 post sieĝo fare de princelektisto Johann Philipp von Schönborn restaŭriĝo profunda necesis; tiam krome alvenis grenejo kaj en 1698, laŭ komisio de abato Nicolaus de Gouverneur, nova aldonota bienejo. En 1713 la senjorejo alikonstruitis sub abato Placidus Casselmann kiel loĝejo por la luprentantoj. La Mariokapelo ricevis en 1715 orgenon konstruitan fare de la erfurtano Johann Georg Schröter. La sekularigo trafis brutale la bienon en la 23.3.1803 kaj en 1822 la prusia registaro vendis ĝin al privatulo. La kruco venis al Witterda, la figuroj al Geisleden kaj la altaro venditis en 1818 al Lengenfeld unterm Stein kie ĝi troviĝas en la Kirko Naskiĝo de Mario. La intertraktoj pri nova altaro dauris longe pro la okupo de Eichsfeld fare de Napoleono Bonaparte.[2]

Blazono abata datumanta de 1698, kiu plibeligis garbejon en 1864 brulkonsumiĝintan, muntitis en 1923 supre de la kapela enirejo. La preĝejeto uzitis inter 1803 kaj 1948 kiel deponejo; post la alveno de multaj forpelitaj germanoj el Orienta Eŭropo post la Dua mondmilito ekpripensitis nova kaj digna utiligo liturgia romkatolika.

Je pasko 1950 la kapelo rekonsekritis fare de la ĝenerala vikario Joseph Freusberg kaj sekve investitis multe da mono fare de katolikaj fideluloj haltigi kadukiĝon. Post vendo al privatuloj en 1994 la sorto bienara remalklariĝis. La lasta diservo iĝis ja kristnasko 1994.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • "Alach", ĉe: Georg Dehio, Handbuch Thüringen, München-Berlin 1998

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Klostergut Alach en la germana Vikipedio.

50.98716666666710.92925