Monaĥejo Hirsau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo Hirsau
abatejomonaĥejo • religia komunumo [+]
Koordinatoj48° 44′ 16″ N, 8° 43′ 56″ O (mapo)48.73788.7321Koordinatoj: 48° 44′ 16″ N, 8° 43′ 56″ O (mapo)

Estiĝo9-a jarcento

Monaĥejo Hirsau (Turingio)
Monaĥejo Hirsau (Turingio)
DEC
Monaĥejo Hirsau
Monaĥejo Hirsau
Lokigo de Turingio en Germanio

Map
Monaĥejo Hirsau
Vikimedia Komunejo:  Kloster Hirsau [+]
vdr
Klostro de Hirsau kun kastela ruino

Hirsau estas nun urboparto de Calw en Germanio. Ĝi famiĝis iam danke al la benediktana monaĥejo reformema kiun fondis la grafo Erlafried ĉirkaŭ la jaro 838.

Historio[redakti | redakti fonton]

Grandan ekfloron havis tiu ĉi monakejo kiam abato Vilhelmo enkondukis en la jaro 1077 la reformojn de la franclanda Abatejo de Cluny. De tiu ĉi la novaj ideoj etendiĝis sur tutan Germanlingvion. Pro Reformacio la abatejo Hirsau sekulariĝis en la jaro 1558 kaj ŝanĝitis en 1560 en monaĥejan lernejon. La francaj trupoj finfine bruligis la tuton barbarege en la jaro 1692.

Nuna aspekto[redakti | redakti fonton]

La pitoreskaj ruinoj, inter ili la t.n. prelatejo, ankoraŭ atestas la grandecon kaj fortimpreson de la monaĥejaj ejoj. Bone konservitis ĝis hodiaŭ nur la en 1509 konstruitia kirko. La fama historiverko skribita de abato Trithemius pri la loko (Chronicon insigne Monasterii Hirsaugiensis, Bazelo 1559; kompleta eldono sub la titolo Annales Hirsaugienses, Sangalo 1690) plejparte konsistas en legendaj elpensitaĵoj. Multe pli fidinda estas la fontaro Codex Hirsaugiensis (eldonite far Gfrörer, en Stuttgart 1844) kie plej gravas dokumentoj, malpli historiaj tekstoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Steck: Das Kloster Hirsau, historisch-topographisch beschrieben, Calw 1844
  • Giseke: Die Hirschauer während des Investiturstreits , Gotha 1883
  • Klaiber: Das Kloster Hirsau, Tübingen 1886
  • Baer: Die Hirsauer Bauschule, Freiburg 1897
  • Weizsäcker: Führer durch die Geschichte und die Ruinen des Klosters Hirsau, Stuttgart 1898
  • Süßmann: Forschungen zur Geschichte des Klosters Hirschau 1065–1105, Halle 1903

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 363-364, kio relegeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]