Monaĥejo Iviron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La monaĥejo Iviron

Sankta Monaĥejo de Iviron (greke: Ιερα Μονή Ιβήρων, kartvele: ივერთა მონასტერი) estas kartvela ortodoksa monaĥejo ĉe la monaĥa ŝtato Athos en Grekio. La monaĥejo estis konstruita sub la gvidado de Johano la Kartvela kaj Tornikios inter 980 - 983 kaj enhavinta kartvelan pastraron. La monaĥejo estas la tria en la hierarkio de la Athos-monaĥejoj. La biblioteko de Iviron enhavas 2000 manuskriptojn, 15 liturgiajn volvolibrojn, kaj 20,000 librojn, la plej granda parto el kiuj estas en kartvela, greka, hebrea kaj latina lingvoj.

La nomo Iviron originis de la antikva kartvela Regno de Iberio (Iverio) kies majstra arkitekto de la monaĥejo estis Ioannes.

La monaĥejo havas la restaĵojn de pli enkanonigitaj sanktuloj ol iu alia sur Athos. La Portaitissa, fama ikono de la 9-a jarcento, ankaŭ situas ĉe Iviron. La monaĥejo havas proksimume 30 laboraktivajn monaĥojn kaj novicojn.