Monaĥejo Vanevan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo Vanevan
monaĥejo [+]
Koordinatoj40° 8′ 47″ N, 45° 30′ 56″ O (mapo)40.146545.5155Koordinatoj: 40° 8′ 47″ N, 45° 30′ 56″ O (mapo)

Monaĥejo Vanevan (Armenio)
Monaĥejo Vanevan (Armenio)
DEC
Monaĥejo Vanevan
Monaĥejo Vanevan
Map
Monaĥejo Vanevan
Vikimedia Komunejo:  Vanevank Monastery [+]
vdr

La monaĥejo Vanevan (armene Վանեվան) estas armena monaĥejo situanta ĉe kanjono sude de la vilaĝo Arcvanist iomete sudoriente de lago Sevan en Gegharkunik, Armenio. Ĝi estis la ĉefpreĝejo de sankta Gregorio, konstruita en la jaro 903 fare de la princo Ŝapuh Bagratuni kaj lia fratino Mariam, gefratoj de la reĝo Smbat la 1-a. Ĝi estis renovigita kaj reestigita fare de la reĝo Gagik la 1-a de la Bagratida dinastio en la malfrua 10-a jarcento. Dum tiu restarigo ĉirkaŭa muro estis konstruita.

Malantaŭ la monaĥejo estas fonto kaj kaverno kiu kondukas eksteren al la pinto de la interkrutejo. Estas dirite ke ĝi foje estis utiligita kiel eskapa vojo de turkaj invadantoj. En la najbareco sude de Artsvanist estas frua tombejo kaj restaĵoj de preĝejo. Je tri kilometroj sude troviĝas la preĝejo Sankta Dipatrino de la 9-a kaj 10-a jarcentoj kaj Hnevank de la 10-a jarcento. Proksime ankaŭ estas la fortikaĵo Bruti Berd.