Monaĥejo de Sankta Agnesa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo de Sankta Agnesa
muzea konstruaĵo, monaĥejo [+]
Koordinatoj50° 5′ 33″ N, 14° 25′ 29″ O (mapo)50.09249444444414.424861111111Koordinatoj: 50° 5′ 33″ N, 14° 25′ 29″ O (mapo)

Monaĥejo de Sankta Agnesa (Ĉeĥio)
Monaĥejo de Sankta Agnesa (Ĉeĥio)
DEC
Monaĥejo de Sankta Agnesa
Monaĥejo de Sankta Agnesa
Situo en Ĉeĥio.

Monaĥejo de Sankta Agnesa (Prago)
Monaĥejo de Sankta Agnesa (Prago)
DEC
Monaĥejo de Sankta Agnesa
Monaĥejo de Sankta Agnesa
Situo en Prago.

Map
Monaĥejo de Sankta Agnesa
Vikimedia Komunejo:  Convent of St Agnes of Bohemia [+]
vdr

La Monaĥejo de Sankta Agnesa (ĉeĥe klášter sv. Anežky). Fondis ĝin Venceslao la 1-a antaŭ la jaro 1234, plenuminte deziron de sia fratino Agnesa. La vasta komplekso konsistis el du monaĥejoj, unu virina kaj la alia vira, du preĝejoj, unu kanonika domo kaj kelke da kapeloj. Ĝi estis siatempe la plej granda tiaspeca komplekso kaj nuntempe ĝi estas la plej malnova frugotika monumento en Bohemio. La plej juna, en plej pura stilo efektivigita parto de la monaĥejo, la preĝejo de Sankta Barbara, senpere viciĝas al la francaj modeloj de la Pariza konstrumaniero. Sub Jozefo la 2-a la monaĥejo estis malfondita, same kiel multo da aliaj (1782) kaj de tiam en la konstruaĵoj loĝadis malriĉuloj. Nuntempe oni rekonstruas la tutan imponan komplekson kun granda helpo de la ŝtato.