Monda Banko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monda Banka Grupo (en ĉiutaga parolo oni diras Monda Banko nur pri IBRD, parto de Monda Banka Grupo (World Bank Group)) estas financa frato de la Internacia Mona Fonduso, per kiuj la riĉaj landoj direktas la ekonomian politikon en malfortaj landoj.

Ĝi estis fondita en 1944 en Bretton Woods, New Hampshire, Usono, kie inter 1-22-a de julio en 1944 okazis konferenc kun oficiala nomo "United Nations Monetary and Financial Conference". Oni fondis ankaŭ dum la konferenco paralele al Monda Banka ankaŭ IWF. Oni ofte citas ilin ambaŭ kiel la Bretton-Woods-Sistemon.

La ĉefa sidejo de la Monda Banko estas en Washington. La posedantoj estas la 184 membroŝtatoj; plej grandan parton posedas Usono. La voĉdonaj rajtoj estas dividitaj laŭ proprieta procentaĵo, ĉe IBRD ekz.: Usono 16,39% (23,68%) Japanio 7,87% (5,88%) Germanio 4,49% (5,37%) Francio 4,3% (5,04%) Britio 4,3% (5,04%) (stato 2004. 09. 04. )

Privat-sektora Evoluigo

La Privat-Sektora Evoluigo (Private Sector Development (PSD)) estas strategio de Monda Banko pro helpi la privatsektoron en la evoluantaj landoj. La kaŭzo estas, ke en malriĉaj landoj jam povas krei propran entreprenon el malmulto da mono (relative al riĉaj landoj). Tio signifas, oni atendas pli bonan efikon je sama mono en tiuj landoj (pli da laborlokoj, evoluo).

Apartaj ekonomiaj zonoj

Oni kreis apartajn ekonomiajn zonojn per helpo de Monda Banko ekde 1960-aj jaroj.

Organizo

La ĝisnuna prezidanto de la Mondbanka Grupo estas James D. Wolfensohn.

Mondbanka Grupo entenas 5 surpepere memstarajn organizojn:

La Monbanka Grupo havas tutmonde 10.500 oficistojn, el kiuj 8.000 laboras en Washington D.C..

pli fruaj prezidantoj de Monda Banko (IBRD)

ofica komenco ofica fino prezidanto
junio 1946 decembro 1946 Eugene Meyer
marto 1947 junio 1949 John Jay McCloy
julio 1949 decembro 1962 Eugene R. Black
januaro 1963 marto 1968 George D. Woods
aprilo 1968 junio 1981 Robert S. McNamara
julio 1981 junio 1986 Alden W. Clausen
julio 1986 aŭgusto 1991 Barber B. Conable
septembro 1991 majo 1995 Lewis T. Preston
junio 1995 junio 2005 James D. Wolfensohn
junio 2005 junio 2007 Paul Wolfowitz

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

kaŝita teksto por ekkoni fakvortojn, esprimojn; por redakto


Ŝablono:LigoLeginda