Monesterolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monesterolo
(itale: Monesteroli)
vilaĝeto
"Ŝtuparo de Monesterolo"
Monesterolo
Oficiala nomo: Monesteroli
Lando Italio Italio
Regiono Ligurio
Provinco La Spezia
Municipo La Spezia
Historia regiono Ligurio
Vikimedia Komunejo: Monesteroli (Tramonti, La Spezia)

Monesterolo (itale Monesteroli) estas loko situanta okcidente de Campiglia Tramonti, en la municipo La Spezia. Ĝi situas en la Nacia Parko Cinque Terre kaj estas la malplej turist-plena parto de ĝi; krome, nuntempe restas en ĝi nur 2 (du!) tutjaraj loĝantojn.

Ĝi povas esti atingata per boato aŭ per la "Ŝtuparo de Monesterolo", [1] pli ol 1100 ŝtonaj ŝtupoj, sen balustrado, sur kruta malsupreniro. Monesterolo estas unu el la Lokoj de la Koro de FAI.[2]

La malnova vilaĝeto (konsiderante la diseriĝantan surfacon sur kiu ĝi situis) nun estas tute neloĝata krom unu domo kiu situas pli direkte al la pinto de la monteto.

La ŝtuparo estis reparita en 2022.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Monesterolo en la itala Vikipedio.