Montara Karabaĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Montara Karabaĥo (arm. Լեռնային Ղարաբաղ, azer. Dağlıq Qarabağ), ankaŭ konata kiel Arcaĥ, estas memdeklarita kaj internacie neagnoskita ŝtato inter Armenio kaj Azerbajĝano. Ĝi troviĝas en la regiono de Suda Kaŭkazio, sen marelirejo, en areo kiu etendiĝas de Malalta Karabaĥo al Suniko kaj kiu inkluzivas la sudorientan montaron de Malgranda Kaŭkazio. Ĝia geografie ĝenerale karakteriziĝas pro la altaj montoj kaj abunda arbaro (8,223 km2. de Karabaĥo konsistas el arbaro)

Preskaŭ la tuta regiono estas regata de la Respubliko Montara Karabaĥo, kio estas de facto memproklamita sendependa respubliko sed ĝi estas nur parte agnoskata de Armenio. Ĝi establiĝis en la eks-soveta Aŭtonoma Oblasto Montara Karabaĥo ene de la tiama Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko de Sovetio. Internacie la teritorio estas agnoskata kiel parto de Azerbajĝano, kiu ne plu kontrolas ĝin ekde 1991. Post la fino de la Milito en Montara Karabaĥo en 1994, la reprezentantoj de la registaroj de Armenio kaj Azerbajĝano entreprenis plurajn pac-konversaciojn (ĉiuj fiaskaj) perataj de la Minska Grupo por solvi la streĉajn rilatojn kaj la konflikton pro la disiĝo de Karabaĥo.

La plimulto de la loĝantaro konsistas el karabaĥaj armenoj kiuj deklaris la sendependencon disde Azerbajĝano la 2-an de septembro 1991 ; Ĝi havas entute 11 500 km2 kaj la loĝantaro estas kalkulata ĝi 145 000 loĝantoj. Ĝia ĉefurbo estas Stepanakerto, kie loĝas la plimulto de la karabaĥanoj. Antaŭ la milito ĉ. 20 % estis azeroj sed preskaŭ ĉiuj rifuĝis pro la ambaŭflankaj pogromoj kaj milito.