Montero (Santa Kruzio)
Montero estas grandurbo en Bolivio.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 17° 20′ S 63° 15′ U / 17.333 °S, 63.250 °U (mapo)Koordinatoj: 17° 20′ S 63° 15′ U / 17.333 °S, 63.250 °U (mapo)
- Areo: 280 km²
- Loĝantaro: 112.454 (en 2013)
- Supermara alteco: 357 m
- Horzono: UTC-4h (en somero UTC-3h)
- Poŝtkodo: 31001
- Telefonkodo: (+591)4
Geografio
Montero situas sur montetaro laŭ dekstra bordo de la rivero Piraíen en la meza parto de Bolivio. Santa Cruz de la Sierra troviĝas 50, Sukro 285, Cochabamba (urbo) 308, Trinidad (Bolivio) 329, Oruro (urbo) 420, La-Pazo 530 km.
Historio
Montero ricevis la aktualan nomon en 1912. La loknomo venis de kolonelo Marceliano Montero. Montero urbiĝis en 1986 kaj ĝi tiutempe evoluis multe.
Ekonomio
Montero estas plejparte agrikultura urbo, produktanta sojfabojn, kotonojn, maizojn kaj rizojn, krome ĝi estas centro de sukeroproduktado.
Trafiko
El Montero ĉefvojoj kuras al Cochabamba, Trinidad kaj Santa Cruz de la Sierra.
Klimato
Montero situas en humida tropika klimato. La averaĝa temperaturo estas 25 °C, kiu varias en monatoj inter 20-28 °C. Oni mezuras precipitaĵojn en la tuta jaro sume 1300 mm.