Monumento de Ĵukov (Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento de Georgij Ĵukov
ruse Памятник маршалу Жукову
monumento
Oficiala nomo: Monumento de Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov
Lando Rusio Rusio
Regiono Moskvo
Urbo Moskvo
Konstruaĵo Monumento
Situo Monumento de Ĵukov
 - koordinatoj 55° 45′ 21″ N 37° 37′ 00″ O / 55.75583 °N, 37.61667 °O / 55.75583; 37.61667 (mapo)
Aŭtoro Vjaĉeslav Klikov
Materialo bronzo
Estiĝo 8-a de majo 1995
Por publiko publike alirebla
Vikimedia Komunejo: Monument to Georgy Zhukov, Moscow

Monumento de Ĵukov situas en centro de Moskvo antaŭ la fasado de la Ŝtata Historia Muzeo sur Maneĝa placo. Ĝi estas dediĉita al Marŝalo de Sovetunio Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov. Skulptisto - Vjaĉeslav Klikov, arkitekto - Ju. Grigorjev.

Historio[redakti | redakti fonton]

La monumento estis starigita la 8-an de majo 1995 dum oficiala festado de 50-jariĝo de la venko de Sovetunio en la Dua mondmilito.

La ideo pri starigado de la monumento aperis jam dum sovetia epoko. Dekomence oni intencis starigi ĝin sur la Ruĝa Placo. Tamen pro tio, ke la Ruĝa placo estas objekto de Monda heredaĵo de Unesko, pli poste oni decidis starigi la skulptaĵon ĉe la kontraŭa flanko de la muzeo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Georgij Ĵukov estas montrita sur ĉevalo, kiu tretas standardojn de Nazia Germanio, dum la Parado de Venko la 24-an de junio 1945. Oni konjektas, ke ĝi asociitas kun la Sankta Georgo, mortiganta drakon.

Sankta Georgo mortigas drakon (blazono de Moskvo)
Sankta Georgo mortigas drakon (blazono de Moskvo)

La bronza skulptaĵo staras sur multpeza granita postamento.

Monumento de Ĵukov estas ofte kritikata en diversaj aspektoj. Ĝi lokiĝas ĉe la norda muro de la muzea konstruaĵo, pro tio ĝi preskaŭ ĉiam restas sen suna prilumo. Specialistoj pri ĉevalrajdado asertas, ke pozo de la ĉevalo ne estas natura[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monumento de Ĵukov Arkivigite je 2013-12-14 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]