Monumento por la Batalo de Leipzig (Heiligenstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La monumento en la kuracbaneja parko de Heiligenstadt

La verŝajne plej malnova Monumento por la Batalo de Leipzig (germane: Völkerschlachtdenkmal) sur germana teritorio troviĝas en Heilbad Heiligenstadt, Germanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi staras en la kuracbaneja parko "Heinrich-Heine-Kurpark". Ĝi estis starigita honore al la Batalo de la Nacioj de 1813, kiel novgotika steleo jam en la jaro 1815, mallonge post la malvenko definitiva de la franca tirano Napoleono Bonaparte.

Dum la tiranado de Napoleono Heiligenstadt estis la ĉefurbo de la Departemento de Harco. Multaj anoj de Eichsfeld falis en Lepsiko en 1813. Ĝi kvazaŭ konsideriĝi povas prototimpo de modernaj monumentoj honore al soldatoj falintaj.

La monumento estas el sabloŝtono. Ĝi estas samtempe memorigilo kaj dankesprimilo post la feliĉa fino de la bataloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Monumento por la Batalo de la Nacioj en Lepsiko mem

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]