Mortagne-sur-Gironde

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ċ

Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo en departemento Charente-Maritime. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Mortagne.
Mortagne-sur-Gironde
Klifoj de Mortagne-sur-Gironde
Klifoj de Mortagne-sur-Gironde
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Charente-Maritime
Arondismento Saintes
Kantono Cozes
Komunumaro Communauté d'agglomération Royan Atlantique
Urbestro Stéphane Cotier (2020-2026)
Insee-kodo 17248
Poŝtkodo 17120
Demografio
Loĝantaro 913 (2021)
Loĝdenso 48,4 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 45° 29′ N, 0° 47′ U (mapo)45.48278-0.785Koordinatoj: 45° 29′ N, 0° 47′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 64 m
Areo 18,87 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime

Mortagne-sur-Gironde (Charente-Maritime)
Mortagne-sur-Gironde (Charente-Maritime)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Mortagne-sur-Gironde (Francio)
Mortagne-sur-Gironde (Francio)
DEC
Map
vdr

Mortagne-sur-Gironde [mɔʁtaɲ syʁ ʒiʁɔ̃d] estas franca komunumo en la departemento Charente-Maritime, en la regiono Nova Akvitanio. Ĝi havis 1 023 loĝantojn en la jaro 2010[1]; kaj fine de 2021 en la komunumo vivis 913 loĝantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mortagne-sur-Gironde troviĝas en la sudo de la departemento Charente-Maritime, ĉe la estuaro Ĝirondo. Ĝi najbaras la komunumojn Chenac-Saint-Seurin-d'Uzet, Virollet, Brie-sous-Mortagne, Boutenac-Touvent kaj Floirac.


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ermitejo Sankta Martial[redakti | redakti fonton]

Situanta 600 metrojn sude de la malsupra urbo, la *ermitejo Saint-Martial" estas tute situanta en la kavaĵo de potenca klifo. De kapadocia inspiro, ĝi konsistas el pluraj ĉeloj, refektorio, kuirejo kaj kurioza monolita (enrok-hakita) preĝejo, kiu, kvankam malpli konata ol tiuj de Aubeterre-sur-Dronne kaj Saint-Émilion, estas inter la pintoj de subterena arkitekturo en la Sud- Okcidente de Francio. Tre sobra, ĝi konservas platformon ĉizitan el la roko, statuon de Sankta Antonio de Egiptio kaj alian de Sankta Martial.

La ermitejo de Mortagne estas klasifikita kiel historia monumento ekde la 13-a de marto 1987. Ĝi estas malfermita al vizitantoj.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

La ĉeesto de ĉi tiu konstanta muzeo (senpaga) aktive kontribuas al la turismaj kaj kulturaj agadoj de la dekstra bordo de la Ĝirondo.

La vitejo de Mortagne-sur-Gironde[redakti | redakti fonton]

La vitoj de la regiono estas uzataj por produkti famajn brandojn, kiel la Pineau des Charentes kaj eĉ ankoraŭ pli, la Konjakon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]