Mother Jones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mother JONES.

Mother JONES (Patrino Ĝoŭnz) estas la kromnomo de Mary Harris Jones (* 1-a de majo 1830, † 30-a de novembro 1930), kiu estis socialisma aktivulino.

Jones naskiĝis en Irlando, sed ŝia familio translokiĝis al Toronto, Kanado post kiam la brituloj pendigis ŝian avon pro partopreno en la irlanda nacia lukto. Post lerneja studado, Mary laboris kiel instruistino kaj kiel kudristino en Usono. Ŝi eniris politikajn kaj sindikatan aferojn per sia edzo George Jones, eminenta ano de la Sindikato por Feromuldistoj.

La du gravaj ŝanĝpunktoj en ŝia kariero estis la morto de ŝiaj edzo kaj infanoj pro epidemio de flava febro en Tenesio en 1867, kaj la perdo de ĉiuj ŝiaj posedaĵoj dum la Granda Fajro de Ĉikago en 1871. Poste, ŝi devis sin subteni. Ŝi partoprenis la labormovadon kaj aniĝis en la Knights of Labor (Kavaliroj de Laboro), antaŭiranto de la organizo Industriaj Laboristoj de la Mondo, kiun ŝi helpis starigi en 1905. Ŝi agadis kiel instruanto kaj organizanto ĉe strikoj tralande, kaj aparte subtenis la Unigitajn Ministojn (UMW) kaj la Socialistan Partion de Usono.

Ĉe sindikatoj, ŝi aparte organizis protestojn de la edzinoj kaj infanoj de strikantoj. En 1903 ŝi organizis la Krucbatalon de Infanoj, en kiu infanlaboristoj el minejoj kaj uzinoj marŝis de Pensilvanio al la Novjorka hejmo de la prezidento Theodore Roosevelt. Ili portis standardojn kiuj postulis: "Ni deziras tempon por ludado" kaj "Ni volas ĉeesti la lernejon". Kvankam la prezidento rifuzis renkonti la marŝantojn, la afero portis la demandojn pri infanlaboro al la plejfronto de la publika atento.

En 1913, dum la striko ĉe Paint Creek Cabin en Okcidenta Virginio, Mother Jones kaj tri aliaj sindikataj organizistoj arestiĝis, akuzitaj pri konspiro por murdo, post kiam ili organizis pluan marŝon de infanoj. Ŝi estis 83-jaraĝa, la aresto kreis bruegon, kaj ŝi baldaŭ liberiĝis, post kiam la Senato ordonis esploron pri laborkondiĉoj en karbonminejoj. Post kelkaj monatoj, ŝi reaperis en Kolorado, organizante karbonministojn. Denove ŝi arestiĝis kaj post periodo en malliberejo ŝi deportiĝis, en la monatoj tuj antaŭ la Buĉado de Ludlow.

Mother Jones daŭre organizis por UMW ĝis siaj 90-jaroj kaj elparolis pri sindikataj aferoj preskaŭ ĝis sia 100-a naskiĝtago. Post sia oficiala emeritiĝo, 95-jaraĝa, ŝi aperigis la rakonton de siaj propraj spertoj en la labormovado sub la titolo La Aŭtobiografio de Mother Jones (1925).

Nuntempe multaj homoj konas ŝin per la Usona revuo Mother Jones, kiu rekomendas similan socialistan vidpunkton.