Muamar Kadafi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Muamar KADAFI, arabe معمر القذافي muʿammar al-qaḏḏāfī Pri tiu ĉi sono audio, Libia prononco: [muˈʕæmmɑrˤ əl ɡædˈdæːfi] (naskiĝis la 19-an de junio 1942 en Surt, mortis samloke la 20-an de oktobro 2011) estis libia politikisto, ĝia gvidanto ekde 1969, en 2009 prezidanto de la Afrika Unio.

Muamar Kadafi naskiĝis en 1942, en beduena tribo, kaj elektis armean karieron. En 1969 li gvidis grupon da armeaj oficiroj kiuj perforte transprenis la povon de la reĝo Idris. Kadafi estis influita de la idealo de Pan-arabismo. Lia heroo estis la egipta prezidanto Nasser. Li kreis diktaturon kiu fariĝis unu el la plej long-daŭraj en la mondo.

La ideologio de Kadafi estas mikso da tria-mondismo, socialismo kaj islamo.

Kadafi estis unu el la malmultaj arabaj diktatoroj kiuj ankoraŭ rifuzas akcepti iun ajn pac-traktadon kun la ŝtato Israelo.

En februaro 2011 komenciĝis enlanda milito in Libio kontraŭ lia regado. Dekomence la ribeluloj prenis regon de oriente regiono de Bengazi kaj Tobruk kaj de aliaj en okcidento kia Misrata. Kelkajn fojon la trupoj fidelaj al Kadafi antaŭenigis dum la ribeluloj retiriĝis kaj inverse, ĉefe kiam la aviadiloj de NATO komencis bombardadi la trupojn de Kadafi kaj militajn aŭ registarajn konstruaĵojn. Filoj de Kadafi estis klaraj subtenantoj de la pluigo de la patro en la povo.

Nokte al la 1-a de majo dum bombado de NATO pereis la filo de Muamar Kadafi Sajf al-Arab kaj tri nepoj de la libia ŝtatestro. Baldaŭ post tio homamasoj atakis ambasadorejojn de Britio, Italio kaj oficejon de UN en Tripolo. Responde al detruo de sia ambasadorejo Britio deklaris libian ambasadoron persona non grata.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda