Multnivela merkatado
Multnivela merkatado (MNM), angle Multi-level marketing (MLM) aŭ Network Marketing, estas komerca modelo de rekta vendado. Ĝi proponas anstataŭigon de la kutima vendostrukturo per hierarkia strukturo, en kiu klientoj vendas varojn al aliaj klientoj. Pro tio oni ofte difinas ĝin vendado laŭ piramida sistemo, sed ĉi tiu difino estigas akrajn polemikojn, ĉefe pro la fakto ke la piramidan sistemon malpermesas kelkaj landaj leĝaroj. Multaj konataj firmaoj vendas laŭ la metodo de MNM.
En MNM oni forte instigas nove varbitajn klientojn, ke ili mem fariĝu vendistoj kaj varbu aliajn klientojn. Multaj sistemoj de MNM postulas, ke nova vendisto unue pagu altan licencpagon. Se li ne sukcesas varbi sufiĉe da novaj klientoj, tiu ĉi mono estas perdita.
La limo inter laŭleĝa merkatado kaj malpermesitaj piramidaj sistemoj estas tre subtila kaj ĝi diferenciĝas laŭ la juro en la diversaj landoj, kio kontribuas al plia konfuzo ĉe tiuj, kiuj vere volas kompreni la diferencon inter la du sistemoj. Ankaŭ pro tio la debatado de la respektivaj pledantoj fariĝas - dum televidaj elsendoj, blogoj, dissendolistoj - tre streĉita, kaj ne mankas reciprokaj akuzoj pri nefidindeco.
La tutmonda disvastiĝo de multnivela merkatado ne povis ne koncerni ankaŭ la E-movadon. Ĝi diskonatiĝis ĉefe komence de la 1990-aj jaroj, kiam esperantistoj el Ĉinio, Hungario kaj Rusio intense klopodis varbi novajn vendistojn, i.a. pere de prelegoj en Esperanto-aranĝoj kaj artikoloj en esperantaj gazetoj, sed ĉefe pere de personaj kontaktoj. Krome okazis, ke neesperantistoj el MNM-firmaoj klopodis allogi esperantistojn per tio, ke ili petis helpon por "uzo de Esperanto en komerca afero". La rezultoj estigis respektive laŭdadon kaj kondamnon de la sistemo, laŭ la unuopaj atestoj. Nuntempe ne plu aperas en la esperantista movado tiaj proponoj, kvankam kelkaj esperantistoj daŭrigas ĉi-specan komercan agadon ekster la movado.
Ĝenerale la asocioj de konsumantoj konsilas la saman singardemon, kiun ili proponas por ĉiuj ofertataj laboroj: oni devas atente legi la kontrakton, esti pretaj investi nur parton de sia kapitalo, esti certaj je siaj kapabloj kaj ĉefe esti tre suspektemaj se oni certigas facilajn kaj abundajn enspezojn.
