Museum der bildenden Künste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Museum der bildenden Künste

La Museum der bildenden Künste (esperante "Muzeo pri Belaj Artoj") estas muzeo lokita en Leipzig (Saksio, Germanio).

La ekspozicia areo kovras 7 000 m², kaj la kolekto de la muzeo entenas 3 500 pentraĵojn, 1 000 skulptaĵojn kaj 60 000 aliajn grafikajn artaĵojn, ekde malfrua Mezepoko ĝis la 20-a jarcento.

La kolekto baziĝas sur la inventaro de la Städtisches Museum de 1848. Ekde la 4-a de decembro 2004, la muzeo situas apud Sachsenplatz (Katharinenstraße 10). La nova konstruaĵo kostis 74,5 milionojn da eŭroj.

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 51° 20′ 32″ N 12° 22′ 32″ O / 51.34222 °N, 12.37556 °O / 51.34222; 12.37556 (mapo)