Muzeo de Bannu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Bannu
urdue بنوں عجائب ګھر
angle Bannu Museum
Muzeo
muzeo [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoĤajber-Paŝtulando
MunicipoBannu
Koordinatoj32° 59′ 11″ N, 70° 36′ 49″ O (mapo)32.98647222222270.6135Koordinatoj: 32° 59′ 11″ N, 70° 36′ 49″ O (mapo)

PublikoAlirebla por la publiko

Muzeo de Bannu (Ĥajber-Paŝtulando)
Muzeo de Bannu (Ĥajber-Paŝtulando)
DEC
Muzeo de Bannu
Muzeo de Bannu
Lokigo de Ĥajber-Paŝtulando en Pakistano
Situo en provinco Ĥajber-Paŝtulando de Pakistano.

Muzeo de Bannu (Pakistano)
Muzeo de Bannu (Pakistano)
DEC
Muzeo de Bannu
Muzeo de Bannu
Situo en Pakistano.

Map
Muzeo de Bannu

Retpaĝaro: www.kparchaeology.com
vdr

La Muzeo de Bannu estas muzeo kiu troviĝas en la distrikto Bannu, en provinco Ĥajber-Paŝtulando de Pakistano. La muzeon starigis la provinca Administrejo pri Arĥeologio kaj Muzeoj;[1] ĝi estis inaŭgurita en 2011[2] de Sajed Akil Ŝah, la Ministro pri Sportoj, Turismo, Arĥeologio kaj Junularaj Aferoj.

La fundamenta ŝtono de la muzeo estis metita de la tiama Ĉefministro de Ĥajber-Paŝtulando, Akram Ĥan Durani, en 2006.[3]

Elfosado[redakti | redakti fonton]

La elfosadojn partoprenis kune la Universitato de Peŝavaro kaj la Arĥeologia Misio de Bannu, kaj ankaŭ la Universitato de Kembriĝo, la Brita Muzeo, la Universitata Altlernejo de Londono kaj la Altlernejo Bryn Mawr ĉe la situoj de Ŝeri-Ĥan-Tarakai, Levan kaj Akra, inter 1984 kaj 2001.[4]

Kolekto[redakti | redakti fonton]

La muzeo enhavas tri galeriojn: unu pri Protohistorio, unu pri Islamo, kaj la lasta pri Etnologio.[3]

Protohistoria galerio[redakti | redakti fonton]

La galerio enhavas artefaktojn el la proksimaj arĥeologiaj situoj de Akra kaj de Ŝeri-Ĥan-Tarakai. La ekspozicio gastigas statuetojn pri homoj kaj bestoj, ilojn el ŝtono, kaj fermilojn el terakoto.[3]

Islama galerio[redakti | redakti fonton]

La galerio enhavas pli ol 120 manuskriptojn de la Korano kaj de libroj de Hadito; la plimulto de ili estas en la araba lingvo, kun kelkaj kiuj estis tradukita en la persan. La Koranaj manuskriptoj datiĝas je la 11-a jarcento post la Heĝiro (t.e., je la 17-a jarcento n.e.), dum la Haditaj libroj estis skribita iun tempon en la 6-a jarcento post la Heĝiro (12-a jarcento n.e.).[3]

Etnologia galerio[redakti | redakti fonton]

La galerio montras la vivstilon kaj kulturon de diversaj triboj de la provinco Ĥajber-Paŝtulando, kaj precipe de la loĝantoj de la regiono de Bannu. La vizitantoj povas admiri ĉiutagajn objektojn kiel juveloj, armiloj, vazoj, muzikaj instrumentoj kaj ŝtofoj. Ili rakontas la tradiciojn de la regiono dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Directorate of archaeology launches website (angle) (2014-07-03). Alirita 2022-07-09.
  2. Bannu Museum.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Bannu Museum | Directorate Of Archaeology & Museum. Alirita 2022-07-09.
  4. Ali, Ihsan; Ur-Rehman, Abid; Ashfaq, Mohammad (2014), Smith, Claire, ed., "Pakistan: Archaeological Museums" (in en), Encyclopedia of Global Archaeology (Nov-Jorko: Springer): pp. 5712–5727, doi:10.1007/978-1-4419-0465-2_765, (ISBN 978-1-4419-0465-2), https://doi.org/10.1007/978-1-4419-0465-2_765, retrieved 2022-07-09 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]