Muzeo de Hund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Hund
paŝtune هنډ لرغونتون; angle Hund Museum
Arĥeologia muzeo
Fronta vido de la muzeo.
Fronta vido de la muzeo.
Fronta vido de la muzeo.
muzeo [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoĤajber-Paŝtulando
MunicipoHund
Koordinatoj34° 0′ 51″ N, 72° 25′ 58″ O (mapo)34.014172.4329Koordinatoj: 34° 0′ 51″ N, 72° 25′ 58″ O (mapo)

Estiĝo2009

PublikoAlirebla por la publiko

Muzeo de Hund (Ĥajber-Paŝtulando)
Muzeo de Hund (Ĥajber-Paŝtulando)
DEC
Muzeo de Hund
Muzeo de Hund
Lokigo de Ĥajber-Paŝtulando en Pakistano
Situo en provinco Ĥajber-Paŝtulando de Pakistano.

Muzeo de Hund (Pakistano)
Muzeo de Hund (Pakistano)
DEC
Muzeo de Hund
Muzeo de Hund
Situo en Pakistano.

Map
Muzeo de Hund

Vikimedia Komunejo:  Hund Museum [+]
Retpaĝaro: www.kparchaeology.com (nur angle)
vdr

La Muzeo de Hund (paŝtune هنډ لرغونتون) estas arĥeologia muzeo kiu troviĝas en Hund, proksime al la bordo de la rivero Induso norde de Atok, en la distrikto Svabi en provinco Ĥajber-Paŝtulando de Pakistano.[1][2] Ĝi estas vizitita de po miloj de vizitantoj ĉiujare.[3]

Elfosadoj kaj starigo de la muzeo[redakti | redakti fonton]

Ŝildo sur la ĉefa strato Swabi-Jehangira indikanta la direkton por la Muzeo de Hund.

La projekton pri arĥeologia kaj turisma situo en Hund oni aprobis en 1994 kun buĝeto de 14,6 milionoj da rupioj. La elfosadoj ĉe Hund komencis en junio 1996.[4] Dum la esploraj elfosadoj la arĥeologoj eltrovis belajn domojn, monerojn, juvelojn kaj aliajn familiajn ilojn de la Hindogreka periodo, kune kun konstruaĵoj de la Kuŝana, hindu-ŝahia kaj islama epokoj. La malkovritaj domoj kaj konstruaĵoj montris la kapablojn en terminoj de inĝenieriaj teĥnologioj de la prahomoj kiuj vivis an Hund dum tiuj epokoj. La konstruaĵo enhavas belajn ĉambrojn kaj halojn, vicojn da kolonoj, ŝtupojn, plurajn etaĝojn kaj bakfornojn. Oni ankaŭ povas admiri enirejojn kaj planitajn stratojn.

Por starigi la muzeon, oni aĉetis ĉ. 11 000 kvadratajn metrojn de lando en 2002. Por ĉi tiu dua fazo oni uzis buĝeton de 49,386 milionoj da rupioj; la projekto inkluzivis la establon de kafejo, vojon, gastejon kaj la elspezojn por la elfosadoj. La elfosadoj rekomencis en 2009 sub la profesoro d-ro Abdur Rahman, eks-prezidanto de la Departemento pri Arĥeologio de la Universitato de Peŝavaro: oni eltrovis artefaktojn el la fino de la Kuŝana epoko ĝis la Mogola Imperio.[5]

La muzeo estis inaŭgurita en 2009 de la arĥeologo d-ro Ahmad Hasan Dani kaj de la tiama provinca sekretario pri kulturo Arŝad Sami Ĥan.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Hund estas la plej malnova urbo de la distrikto Svabi, kaj troviĝas ĉe la dekstra banko de la rivero Induso. Ĝi havas riĉan historion kaj spertis malsamajn epokojn, kiel la Gandara civilizacio, la hindu-ŝahi dinastio, kaj la islama periodo. Aleksandro la Granda pasis tra ĉi tiu loko dum 327 aKE kaj pasigis nokton en la vilaĝo antaŭ ol eniri en la baratajn ebenaĵojn.[6] Korintika kolumno estis starigita apud la hodiaŭa muzeo por rememorigi lian vojaĝon en Hund.[7]

Xuánzàng, fama ĉina budhisma monaĥo, sciencisto, vojaĝanto, tradukisto kaj pilgrimanto, pasis tra ĉi tiu areo en 644 NE. Post Peŝavaro kaj Ĉarsada, Hund estis la tria ĉefurbo de la hindu-Ŝahi dinastio dum la 9-a jarcento NE, post la urboj Ĉarsada — la tiama Puŝkalavati — kaj Peŝavaro — antaŭe konata kiel Puruŝapura.[7]Mahmud de Gazni, Mahometo Guri kaj Babur verŝajne vojaĝis al ĉi tiu loko, dum iliaj kampanjoj por invadi la regionon. Ĝingis-Ĥano laŭdire postkuris Khwarzim Shah ĝis la urbo Hund, kie la lasta el la du saltis en la Induson.[7]

Syed Ahmad Barelvi estis ricevita de la tiama loka reganto Ĥadi-Ĥan ĉi tie post lia venko kontraŭ la Siĥaj fortoj, en 1826. Tamen, la armeoj de Syed Ahmad Barelvi invadis Hundon post kiam Ĥan konspiris kontraŭ li.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monks visit historical sites in Swabi (angle) (2012-05-01). Alirita 2022-07-11.
  2. Hund Museum library to be expanded (angle). blog.travel-culture.com.
  3. . Why Hund village in Swabi is the ideal summer vacations destination (en-US) (2018-06-19). Alirita 2022-07-11.
  4. 4,0 4,1 New findings highlight glory of ancient Hund city (angle) (2012-08-17). Alirita 2022-07-11.
  5. News and Views from Gandhara (angle). Arkivita el la originalo je 9-a de novembro 2017. Alirita 2022-07-11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-11-09. Alirita 2023-01-19.
  6. KP govt to promote heritage, archeology tourism (angle) (8-a decembro 2020). Alirita 2022-07-11.
  7. 7,0 7,1 7,2 . Lost glory: In Hund, retracing the steps of history (angle) (2012-01-01). Alirita 2022-07-11.
  8. Cafeteria, rest house inaugurated at Hund Museum (angle) (7-a januaro 2009). Arkivita el la originalo je 6-a januaro 2019. Alirita 2022-07-11.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]