Muziko en la Prahistorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fluto el osto trovita en Divje Babe (Slovenio), kun pli ol 40 000 jaroj de antikveco.

La prahistoria muziko estas tiu kreita kaj ludita en la prahistorio, tio estas en kulturoj antaŭaj al la invento de la skribado. La studado de la muziko en la prahistorio estas limigita per la malabundo de gravaj arkeologiaj restaĵoj trovitaj en arkeologiaj kuŝejoj kaj ĝi havas en la muzika etnologio aŭ en la kompara muzikologio (la komparado de la muziko de nuntempaj indiĝenaj popoloj kun tiu kiu povis esti realigita en la prahistoriaj kulturoj) unu el ties ĉefaj studteknikoj, kune kun kognaj kaj kondutaj analizoj, studoj pri anatomio kaj de la arkeologia registrado.

La prahistoria muziko estas malfacile analizebla kaj oni povas nur skizi teoriojn sur la bazo de la trovitaĵoj en la arkeologiaj kuŝejoj de la Paleolitiko. Ofte oni malkovras flutojn ĉizitajn en ostoj en kiuj oni estis traboritaj flankaj truoj; oni supozas, ke la uzantoj blovis el pinto kiel por la ŝakuhaĉo japana. Oni supozas, ke la fluto de Divje Babe, ĉizita en la femuro de urso de kavernoj, havas almenaŭ 40 000 jarojn de antikveco. Oni rekuperis instrumentojn kiel la fluto de sep truoj kaj variajn tipojn de kordinstrumentoj, kiel la ravanastro, de la arkeologiaj kuŝejoj de la Induso-civilizacio.[1] Barato havas unu de la muzikaj tradicioj plej antikvaj de la mondo; la referencoj al la hinda klasika muziko (marga) aperas jam en la Vedoj, antikvaj skribaĵoj de la hindua tradicio.[2] La plej antikva kaj plej granda kolekto de prahistoriaj muzikinstrumentoj estis trovitaj en Ĉinio kaj datas el inter la jaroj 7000 kaj 6600 a.K.[3] La «hurita himno al Nikkal», trovita en tabuletoj el argilo dateblaj proksimume el 1400 a.K., estas la muzika peco skribita kaj konservata.[4][5]

Fluto el Aŭrinjaka kulturo prilaborita el animala osto, kuŝejo de Geissenklösterle (Svabio, Germanio).

Kvankam plej el la plej antikvaj trovitaj instrumentoj estas blovinstrumentoj (ekzemple restaĵoj el flutoj), estas tre verŝajne, ke prahomoj praktikis muzikon per perkutado, ĉar ekzemple trunkoj kaj bastonetoj estis tute disponeblaj kaj apenaŭ postulas prilaboradon kiel la fluto. Tamen oni ne trovis tiujn restaĵojn en plej antikvaj arkeologiaj kuŝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Massey, Reginald kaj Massey, Jamila, The Music of India [1] 1996, Abhinav Publications, isbn = 978-81-7017-332-8 p. 11 angle
  2. Brown, REm (1971) India's Music en Readings in Ethnomusicology
  3. Wilkinson, Endymion, Chinese history, Harvard University Asia Center, 2000.
  4. Stolba, K. Marie, The Development of Western Music: A History, 2a eldono, Madison, Brown & Benchmark Publishers, 1995, p. 2.
  5. West, Martin Litchfield, The Babylonian Musical Notation and the Hurrian Melodic Texts, Music and Letters, volumo 75, numero 2a, Majo 1994, 161-179 pp.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Steven Mithen, The Singing Neanderthals: the Origins of Music, Language, Mind and Body (2007).
  • Hagen, EH kaj; Hammerstein P (2009). ”Did Neanderthals and other early humans sing? Seeking the biological roots of music in the loud calls of primates, lions, hyenas, and wolves”. Musicae Scientiae.
  • Wallin, Nils, Bjorn Merker, kaj Steven Brown, eld., The Origins of Music, (MIT Press, Cambridge, MA., 2000).ISBN 0-262-23206-5. Compilation of essays.
  • D’Errico, Francesco, Paola Villa, Ana C. Pinto Llona, kaj Rosa Ruiz Idarraga (1998). ”A Middle Palaeolithic origin of music? Using cave-bear bone accumulations to assess the Divje Babe I bone ‘flute’” (resumo). Antiquity. 72 (Marto): 65–79.
  • Wilford, John N. (24a de Junio, 2009). ”Flutes Offer Clues to Stone-Age Music”. The New York Times 459 (7244): 248–52. Alirita la 29an de Junio, 2009.